68 228
redaktoj
Addbot (diskuto | kontribuoj) e (Roboto: Forigo de 33 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q215946)) |
e (Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- ĉ. + ĉirkaŭ )) |
||
'''Agent Orange''' [oranĵ] ([[Oranĝa Agento]] aŭ [[Oranĝa Agilo]]) estas miksaĵo de [[Senfoliilo|herbicidaj]] kemiaĵoj, kiujn la [[Usono|usona]] armeo disŝprucis en [[Vjetnamio]] dum la [[Vjetnama milito]], inter [[1962]] kaj [[1970]]. Tio servis duoblan celon: unuflanke oni volis senfoliigi la arbojn, kiuj kaŝis la trupojn de [[Vjetkongo]], aliflanke oni volis detrui rikoltodonajn plantojn, por malsatigi la malamikojn.
La miksaĵo entenis saman kvanton el krudaj butilaj esteroj de 2,4-diklorofenoksi-acetono (2,4-D) kaj 2,4,5-triklorofenoksi-acetono (2,4,5-T). La Agent Orange entenis plue en diversa proporcio 2,3,7,8-tetraklorodibenzo-p-[[dioksino]]n, kiu estas kromprodukto de produktado de 2,4,5-T kaj estas tre venena eĉ en malgranda kvanto. La usona armeo disŝprucis
La postefiko de la Agent Orange estis la enorme oftaj abortoj, haŭtmalsanoj, kanceraj malsaniĝoj kaj denaskaj malnaturaĵoj. Ĉar la [[duoniĝa tempo]] de la dioksino en homa korpo estas 12 jaroj, la danĝera dioksino herediĝas de unu al la alia generacio. Ambaŭ vjetnamoj kaj usonaj soldatoj ege suferis la postefikojn de ĝi.
|