Aŭtodafeo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- ĉ. + ĉirkaŭ )
Linio 2:
'''Aŭtodafeo''' (el la portugala ''auto-da-fé'' kaj de latina ''actus fidei'', ''kred-ago'') signifas plenumon de [[juĝo]] de [[inkvizicio]] aŭ de eklezia juĝistaro, ekz. [[fajromorto|forbruligo]] de herezulo aŭ herezaj libroj. En alia signifo, la esprimo estas uzata ankaŭ por forbruligo de ĉiuj neŝatataj verkoj.
 
La unua aŭtodafeo okazis la 6-an de februaro 1481 en [[Sevilo]]. Oni entute organizis ĉ.ĉirkaŭ 9000 aŭtodafeojn - grandan parton de la hispana granda [[inkvizitoro]] [[Tomás de Torquemada]] (1420 - 1498). La aŭtodafeo signifis komence nur laŭtlegon de la eklezia juĝo, kion sekvis solena rondiro kaj la ekzekuto. Foje la akuzito estis malaperinta ĉu fuĝinto ĉu jam mortinta aŭ mortigita, sed ĉiukaze oni bruligis skulptaĵon de tiu.
 
Tiu ekzekuta metodo ekzistis ĝis la [[19-a jarcento]], la lasta okazis verŝajne en [[1826]] je kataluno, nome Ripoll.