Tomaso Albinoni: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Bot: anstataŭigas alidirektilon
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- ĉ. + ĉirkaŭ )
Linio 27:
La supron de sia kariero Albinoni atingis en la jaro 1722. Post publikigo de sia ĝis tiam plej ambicia kolekto de koncertaĵoj, la 12 ''Concerti a cinque op. 9'' dediĉataj al la [[princo-elektisto]] [[Maksimiliano la 2-a Emanuelo (Bavario)|Maksimiliano la 2-a Emanuelo]] de [[Bavario]], li ricevis du komponmendojn el Munkeno: por la geedziĝo de Karlo Albreĥto, filo de Maksimiliano kaj posta imperiestro [[Karolo la 7-a (Sankta Romia Imperio)|Karolo la 7-a]], kun Maria Amalia, filino de la mortinta imperiestro [[Jozefo la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Jozefo la 1-a]], Albinoni skribis la operon ''I veri amici'' kaj la malpli grandan ''componimento poetico II trionfo d’Amore'' (la triumfo de la amo). La sukcesegan premieron je la 24-a de oktobro kaj la 4-a de novembro en Munkeno li direktis mem. Johano Mattheson raportas en sia ''Critica Musica'' (muzikkritiko) pri tio, ke ĉievente la „vera Albinoni“ kontribuis, ĉar tiutempe en Germanio kaj Svedio vojaĝis defraŭdanto ŝajnigante esti „la Tomaso Albinoni el Venecio“.
 
Kiel dokumentas la dediĉadoj de siaj presaĵoj, Albinoni ankaŭ interrilatis kun aliaj elstaraj personoj siatempaj, i.a. kun kardinalo Pietro Ottoboni, duko Karlo la 4a Gonzaga, grandprinco Ferdinando de Toskana, kardinalo Franĉesco Maria de Mediĉi, markizo Karlo Filipo Antonio Spinola Colonna, duko Kristiano Henriko de Watzdorf kaj markizo Don Luca Fernando Patiño. Krome Albinoni skribis la muzikon por nomfestoj de imperiestro Karlo la 6a. (''Il nome glorioso in terra, santificato in cielo'', 1724) kaj de sia edzino Elisabeth Christine de Braunschweig-Wolfenbüttel (''Il nascimento de l’Autora'', ĉ.ĉirkaŭ 1710). Kontraŭe, kun siaj muzikistaj kolegoj Albinoni evidente nur malmulte interkontaktis; li ne anis la oficialajn Veneciajn muzikistajn asociojn (Arte de’ Sonadori, Società Santa Cecilia). Estas vere, ke li verkis plurajn operojn kune kun aliaj komponistoj, tamen tiujn kooperadojn verŝajne peris la teatrestro. Dokumentita estas renkontiĝo kun Johann Georg Pisendel, al kiu Albinoni dediĉis violonsonaton.
 
En la 1730-aj jaroj malpliiĝis la kreivaj fortoj de Albinoni iom post iom; siajn lastajn operojn li finfaris en 1734 (Candalide) kaj 1741 (Artamene). En 1743 la 72-jarulo aspiris la bone pagotan postenon de ''maestro di coro'' (ĥordirektisto) kaj kantinstruisto ĉe la ''Ospedale dei derelitti (Ospedaletto)''; sed oni dungis Nicola Porpora. La lastajn tri vivjarojn li pasigis kun tri el siaj gefiloj en pli modestaj cirkonstancoj, laste pro malsano (diabeto kaj kataro laŭ la mortanonco) enlite.
Linio 45:
=== Porinstrumentaj verkoj ===
 
Ekde [[1694]] ĝis [[1735]]/36 Albinoni presigis unue ĉe ''Sala'' en Venecio, ekde ĉ.ĉirkaŭ [[1711]] ĉe ''oger'' resp. [[Le Cène]] en [[Amsterdamo]] naŭ kolektojn kun porinstrumentaj verkoj. Kvar el ili apartenas al la [[ĉambromuzika]] [[ĝenro]] (Sonate a tre op. 1, Venecio 1694; Balletti a tre op. 3, Venedig 1701; Trattenimenti armonici per camera op. 6, Amsterdam ĉ.ĉirkaŭ 1711; Balletti e sonate a tre op. 8, Amsterdam 1722), la restajn kvin estas koncertkolektoj por pli granda muzikistaro(Sinfonie e concerti a cinque op. 2, Venecio 1700; Concerti a cinque op. 5, Venecio 1707; Concerti a cinque op. 7, Amsterdamo 1715; Concerti a cinque op. 9, Amsterdamo 1722; Concerti a cinque op. 10, Amsterdamo 1735/36). Kiel [[soloinstrumento]] kutime rolas la [[violono]]; ok koncertoj el op. 7 kaj 9 estas skribitaj por [[hobojo]], ok pluaj por 2 hobojoj.
 
Krom la naŭ aŭtorigitaj presaĵoj dum la vivotempo de Albinoni aperis tri pliaj kolektoj kun violonosonatoj, kiujn la eldonistoj mem kompilis kaj enhavis ankaŭ verkoj neoriginaj de Albinoni (''Sonate da chiesa „op. 4“'' [ankaŭ nomataj pseŭda op. 4 ], Amsterdamo [[1708]]; Sonate a violino solo e basso continuo, Amsterdamo ĉ.ĉirkaŭ [[1717]]; Six sonates da camera „op. post.“, Parizo ĉ.ĉirkaŭ [[1740]]). Kolekton da ''ses Sonate a tre op. 11'' Albinoni eble mem donis al presado, tamen tiu verkaro neniam aperis (la manuskriptoj perdiĝis).
 
Kiel manskribaj instrumentaj verkoj estas tradiciitaj 9 simfonioj, 4 violonkoncertoj kaj 29 sonatoj (el tiuj tri en la [[aŭtografo]]). Plia [[violonkonĉerto]] estis detruata [[1945]] dum la aeratako kontraŭ [[Dresdeno]].