Guillermo Valencia: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- defini + difini )
Linio 3:
Li studis en la [[Seminario de Popajano]] kaj estis legacia sekretario en [[Eŭropo]] ([[1889]]-[[1900]]), intendanto pri Publika Instruado, ministro pri Financoj kaj pri Milito, guberniestro, reprezentanto kaj senatano de la provinco [[Kaŭko]], profesoro kaj rektoro (1928) de la [[Universitato de Kaŭko]], du fojojn kandidato al la prezidenteco ([[1918]]) kaj [[1930]]) kaj reprezentanto de sia lando al la Tutamerikaj Konferencoj de [[Rio-de-Ĵanejro]], [[Santiago]], [[Montevideo]] kaj [[Limo]].
 
Malgraŭ lia intensa politika aktivado, lia famo kuŝas, antaŭ ĉio, en lia literatura laboro. Liaj poezioj valoris al li aperi en elstara loko inter la reprezentantoj de la [[modernismo]] kolombia. Kvankam en liaj verkoj aperas formoj uzataj de la [[dekadentismo]], lia stilo povas kvalifikiĝi pli bone kiel [[parnasa]], ĉar la verkisto, per sia akuta imagopovo, fantasia kreivo kaj plena regado de la lingvo, presentiĝas kiel bardo de la formo, sen ke tio implicu ke lia laboro estu manka de enhavo. Aliflanke, malgraŭ ke li lasis sin influi de la francaj [[simbolismo|simbolistoj]], lia humanisma formiĝo kaj lia ŝato al la klasikuloj restigis lin savita de la fermeco kaj la mallumo de la koncepto kaj permesis al li sin definidifini kiel versfaranto inteligenta ,eĉ populara, ene de la plej pura literatura tradicio hispanlingva.
 
Li gajnis famon en la hispanamerika literatura mondo per siaj unuaj poeziaj kompiloj «seriozaj»: ''Poesías (Poezioj)'' ([[1898]]), ''Ritos (Ritoj)'' ([[1914]]) kaj ''Poemas (Poemoj)'' ([[1917]]). Inter liaj plej konataj verkoj povas citiĝi ''En el circo (En la cirko)'', ''Los camellos (La kameloj)'' kaj ''San Antonio y el centauro (Sankta Antonio kaj la centaŭro)'', potencaj verkoj, de la vira poezio, plena de plastikeco. Lia simbola poezio, heredita de lia latina spirito restas reflektata en ''Las cigüeñas blancas (La blankaj cikonioj)'' kaj lia socia penso en ''Anarkos''. Li preparis ankaŭ bonegan tradukon de ĉinaj poemoj: ''Catay'' ([[1929]]). Lia plej populara verko estas, eble, la kadenca kaj eŭritma ''Canto a Popayán (Kanto al Popajano)''. Kiam mortis tiu notinda bardo, unu el la plej elstaraj de la kolombia Parnaso, lia lando konservis tritagan funebron kaj levis monumenton por eternigi lian memoron.