Iran–Iraka Milito: Malsamoj inter versioj

Neniu ŝanĝo en grandeco ,  antaŭ 1 jaro
e
Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- definis + difinis )
e (Bot: anstataŭigas evitindan terminon)
e (Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- definis + difinis ))
La '''milito inter [[Irako]] kaj [[Irano]]''' okazis inter [[1980]] kaj [[1988]], kaj ĝi estis unu el la plej longaj kaj sangaj militoj de la dudeka jarcento. Oni ankaŭ kelk-foje nomas ĝin la '''Unua Golfa Milito''', sed tamen nuntempe tiu nomo estas konfuza, ĉar por multaj homoj la Unua [[Golfa Milito]] estis la milito inter Irako kaj [[Usono]] en [[1991]].
 
La milito komencis la [[22-an de septembro]] [[1980]], kiam Irako senaverte atakis Iranon, post longa historio de disputoj pri la landlimoj kaj malamikeco inter la du landoj. Irako estis regata de la diktaturo de [[Saddam Hussein]], kiu gvidis la partio [[Baazo]], kiu definisdifinis sin mem kiel laika kaj naciisma, dum Irano estis gvidata de la teokratia registaro de [[ajatolo]] [[Ruhollah Khomeini]], kiu prenis la povon en [[1979]] post revolucio.
 
Dum la jardekoj antaŭ la milito, la malamikeco inter Irako kaj Irano baziĝis parte sur la fakto ke Irako havis postulojn super la Irana provinco de [[Ĥuzestano]], kie granda parto de la loĝantoj fakte estas etne [[Araboj|arabaj]] (dum en Irano la plej granda etno estas la Persa). La Iraka registaro kuraĝigis separatismajn agojn en tiu regiono, kie estas multe da nafto. Plie, ambaŭ landoj kuraĝigis separatismon inter la [[kurdoj]] sur la alia flanko de la landlimo. Post la Irana revolucio de 1979, la nova Irana registaro denoncis la kvazaŭ-laika registaro de Saddam Hussein kiel "kontraŭ-islama", kaj incitis Irakanoj ribeli kontraŭ ĝi. Pli ol duono da Irakanoj estas [[ŝijaismo|ŝijaitoj]], same kiel preskaŭ ĉiuj Irananoj, dum la reganta klaso de Irako konsistis ĉefe el [[sunismo|sunitoj]], kaj do la iraka registaro timis ke la Irananoj povus havi influon super la irakaj Ŝijaitoj.