Hejma kato: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Korektis du eraretojn.
Etikedoj: Vida redakto Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- havas eblecon + havas eblon )
Linio 233:
Dusemajnaj katidoj malfermas la okulojn, ili atenteme aŭskultas disvolvante siajn sensojn. Ili pezas ĉirkaŭ 200 gramoj. En tiu ĉi periodo ili komencas percepti siajn gefratojn kaj la proksiman ĉirkaŭaĵon, en kiu ili troviĝas. Ili lernas moviĝi kaj ekde la tria semajno eblas rimarki la unuajn katajn ludojn, dum kiuj ili lernas kuri, salti, rampi, ĉasi kaj ili ekkonas pli vastan ĉirkaŭaĵon. Fine de monato de la vivo ili pezas ĉirkaŭ 300 gramoj kaj ili komenciĝas purigi sin mem. En tiu ĉi periodo eblas komenci alnutri ilin per firma nutraĵo (se la nasko estas tro granda aŭ ili perdis la patrinon kaj bredanto mem nutras la katidojn). La katidoj estas puremaj bestoj kaj jam en tiu ĉi periodo eblas lernigi ilin iri sur katan necesejon. Periodo inter la kvina ĝis la sepa semajno estas grava por socialigo de la katidoj. La katidoj kreas por si interrilaton al propra specio kaj ankaŭ al specioj, kun kiuj ili interkontaktiĝos en tiu ĉi periodo. La katidoj, kiuj ne havis eblecon interrilati kun homo, evitos al homoj dum la tuta vivo kaj neniam plu estos el ili tiaj karesalpremiĝantaj katoj ol katoj, kiuj havis eblecon de socialigo je homo. En la aĝo de 10 semajnoj la katidoj jam estas pli gardemaj rilate al novaj objektoj kaj ili havas pli evoluiĝintajn karakterojn.
 
Ekde la dua, en la libera naturo nur ekde la kvara monato, komenciĝas por la katidoj disĉiplaj jaroj. Ili sekvas la patrinon en ŝia ĉiutaga agado lernate mestare purigi sin, ĉasi ks. E tiu ĉi periodo la katidoj estas tre ludemaj kaj ili surrampos sur ĉio, ili ĉasas moviĝantajn objektojn kaj gefratojn, ili akrigas siajn ungegojn je objektoj (en okazo, ke ili ne havas ebleconeblon akrigi la ungegojn sur konvena akrigilo, ili uzos rezervan solvon – meblojn). Ili lernas ankaŭ socian konduton enkadre de la specio. La trimonataj katidoj manĝas jam ekskluzive firman nutraĵon kaj ili ne trinkas patrinan lakton. Ĉirkaŭ la kvina monato permanentaj [[dento]]j anstataŭigas la [[laktodento]]jn. En la sesa monato la katidoj estas sendependaj de la patrino.
 
=== Seksa maturiĝado ===
Linio 304:
La virkatoj, kiam ili atingos la seksan plenmaturiĝon, kutimas malaperi el la socio, sed la katinoj restas en teritorio de sia patrino kaj ili disvastigas la grupon. Ili edukas komune la idojn kaj elpelas entrudulojn, sed ili estas pli toleremaj al plenkreskaj virkatoj, malgraŭ tio tiuj estas pli agresemaj kaj pli grandaj. Krom tio ili ne prezentas por la katinoj konkurencon kaj ili estas konvenaj kunuloj por kopulado. La katoj de unu socio dividiĝas je nutraĵo, kiun donos al ili homo, sed ili ĉasas simple solaj. Ili algrimpos sur herbejo, kampo aŭ en arbaro al sia predo kaj saltinte ili ĉasos ĝin kaj mortigos. La plenkreskantaj katoj kutimas ludi kun sia predo (se ili havas alian fonton de nutraĵo).
 
La katoj estas trankvilaj bestoj, kiuj pasigos per dormo plimulton de tago. Ili moviĝas silente kaj oni multfoje ne scias pri ili. Memkompreneble, ke katidoj estas sovaĝaj kaj ludemaj. Sed superinte la tempon de plenkreskado ili trankviliĝos. La libere vivantaj katoj koncentras sian energion por ĉasado kaj eventualajn batalojn. Sed la kato vivanta en kaptiteco ne havas ebleconeblon por ĉasado kaj tiel ĝi devas sian amasigitan energion malŝargi alie – per ludado kun sia posedanto kaj per grimpado sur grimpilo aŭ sur alia konvena loko. Hejma dorlotanto kutime kreos firman kaj teneran interrilaton al sia posedanto.
 
=== Komunikado ===
Linio 336:
=== La bredado de katoj sen ebleco de kurado ===
[[Dosiero:Abessinierkater1.jpg|eta|dekstra|250 px| [[Abisena kato|Abisenaj katoj]]. Precipe pursangaj katoj estas bredataj sen ebleco de kurado.]]
La kato bredata sen ebleco de kurado ĝisvivas kutime pli longan aĝon ol katoj bredataj duonlibere aŭ libere, ĉar estas minimuma ebleco de kontaĝo per danĝeraj malsanoj kaj ankaŭ traŭmata vundo. Sed tiu ĉi kato ne havas ebleconeblon zorgi pri la nutraĵo per ĉasado kaj pasigi la vivon kun aliaj katoj. Estas bezone sekurigi al ĝi rezervan agadon en formo de ludoj (kaptado de ludilo, grimpado en altecojn, akrigado de ungegoj – akrigilo/ripozilo). Plej konvene kaj por bredanto ankaŭ parte plej komforte estas bredi almenaŭ du katojn. Tiuj kapablas komune ludi kaj pasigi la tempon, en kiu la soliĝinta kato enuus. La kato estas aktiva ĉefe nokte kaj tial tiutempe ĝi instinkte serĉas predon, kiun ĝi povus kapti. Se tio ne estas alia kato aŭ amiko por ludado, ĝi ĉasos tion, kio montros al ĝi – tio povas esti viaj piedoj aŭ forgesita kovrilo.
 
Plua problemo dum la bredado de katoj sen ebleco de kurado estas nutraĵo. Tiu ĉi kato ne havas ebleconeblon de kurado kaj pli grandan movaktivecon kaj tial povas aperi ĉe ĝi [[trodikiĝo]], precipe kiam ĝi estas pli aĝa aŭ ĉe kastritoj. La kato apartenas ĉefe inter [[karnomanĝuloj]], tial ĝuste karno devus krei ĉefan parto de ĝia menuo. Sed kiel aldonmanĝo oni donas al la kato ankaŭ diversajn speciojn de legomo kaj fruktoj. La kato devas havi aliron al freŝa akvo kaj ankaŭ al herbo, kiu helpas ĝin vomi la t.n bezoarojn, kiuj estiĝas en la stomako pro engluto de viloj dum la purigado.
 
Bredante plurajn katojn en hejmo estas ankaŭ bezone sekurigi plurajn katajn necesejojn (por ĉiu kato unu). En necesejon oni metas la t.n. substernaĵo. Iam oni uzis sablon, hodiaŭ ekzistas diversaj specoj de substernaĵoj.