Eduard Rüppell: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Bot: transigo de datumoj de Ŝablono:Vivtempo al Vikidatumoj
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- kirurgisto + kirurgo)
Linio 4:
Rüppell naskiĝis en [[Frankfurto ĉe Majno]], kiel la filo de riĉa bankisto. Li estis origine destinita esti komercisto, sed post vizito al [[Sinaja duoninsulo|Sinajo]] en 1817 li disvolvigis intereson en natura historio. Li partoprenis en lecionoj ĉe la [[Universitato de Padovo]] kaj la [[Universitato de Ĝenovo]] en [[botaniko]] kaj [[zoologio]].
 
Rüppell ekfaris sian unuan ekspedicion en 1821, akompanata de kirurgistokirurgo Michael Hey kiel helpanto. Ili veturis tra la Sinaia dezerto, kaj en 1822 estis la unuaj eŭropaj esploristoj kiuj atingis la [[Golfo de Akabo|Golfon de Akabo]]. Ili daŭrigis al [[Aleksandrio]] tra la [[Monto Sinajo]]. En 1823 ili suprenveturis la [[Nilo]]n ĝis [[Nubio]], kolektante specimenojn en la areo sude de [[Ambukol]], revenante al [[Kairo]] julie de 1825. Planita veturado tra [[Etiopio]] atingis nur tiom malproksimen kiom ĝis [[Masaŭa]], kie partoprenantoj malsaniĝis.
 
Rüppell revenis al Eŭropo en 1827. Dum lia foresto [[Philipp Jakob Cretzschmar]] estis uzinta la specimenojn senditajn hejmen de Rüppell por produkti la ''Atlas zu der Reise im nordlichen Afrika'' (Atlaso de Veturoj en norda Afriko) (1826).