Birda gripo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- kauzita + kaŭzita )
Linio 4:
La plej frua okazo de birda gripo aperis en 1878, kiam en Italio mortis granda nombro da kokoj, kaj tiam oni nomis tion kokpesto. En 1955 sciencistoj determinis, ke la patogena viruso estas A-tipa gripa viruso. En la pli ol cent jaroj post apero de tiu malsano la homaro ankoraŭ ne trovis efikajn metodojn por preventi kaj kuraci ĝin kaj povis fari nur antisepson, apartigon kaj grandnombran buĉadon por bremsi disvastiĝon. En lokoj, kie okazas altpatogena birda gripo, la ekonomio estas multe damaĝita.
 
La birda gripo en iuj aziaj landoj estas kauzitakaŭzita de viruso de tipo [[H5N1]], kaj ĝi disvastiĝas inter birdoj kaj malofte inter homoj. Ĝis nun oni ne registris kazon de infektiĝo de homo pro manĝo de kokaĵo au kokovo, sed trovis tiun de rekta infekto de koko al homo.
 
La plej signifoplena rezervujo de gripaj virusoj estas birdoj, precipe sovaĝaj anasoj, sed ankaŭ anseroj, mevoj kaj aliaj. Multaj el ili ĉiujare migras transkontinente, disportante ĉien multajn gripajn virusojn. Ofte infektiĝas kaj malsaniĝas la kortbirdaro kiel kokinoj kaj anasoj. Ĉe birdoj la gripvirusoj reproduktiĝas en la intestaro kaj eliĝas precipe kun la ekskrementoj.