Subvesto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 93:
En la 1990-aj jaroj oftiĝis dekoksaj pantalonoj, kiuj ne tute kaŝis la kalsonon, kaj samtempe populariĝis kiel subvestaĵo la sensidvanga [[tangao]], origine formo de bankalsoneto. Al viroj oni komencis vendi ''ŝortkalsoneton'', kiu similas al la tradicia subŝorto sed pli subtenas, ĉar pro [[elastano]] en la ŝtofo ĝi premas sin strikte al la korpo.
 
Kelkaj virinoj portas ''[[Torso|torsujo]]n'', modernan formon de la kombineeto, tre similan al unupeca bankostumo, sed malfermebla per prembutonoj inter la gamboj. Sub [[ĵaketo]] ĝi povas servi kiel publika [[korsaĵo]], kiu ne riskas elfali el la pantalono.
 
Nuntempe kelkaj eĉ ne portas subveston: ili estas ''subnudaj''. Subvestado ja originis kiel higiena sistemo, sed en epoko, kiam oni banas sin ĉiutage, eblas opinii, ke subvestaĵoj ne plu necesas.