Novgoroda Respubliko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
ARR8 (diskuto | kontribuoj)
kunigi
Linio 3:
 
[[File:Novgorod1400.png|thumb|right|200px|Teritorio de Novgoroda Respubliko]]
'''Novgoroda Respubliko''' ([[ruse]]: ''Новгоро́дская республика''; tr.: Novgorodskaja respublika) estis granda mezepoka ŝtato kiu okupis teritorion de la nuna [[Rusio]] kaj [[Belorusio]], ekde [[Baltio]] ĝis [[Uralo (montaro)|Uraloj]]j, inter la jaroj [[12-a jarcento|12-a1136]] kaj [[15-a jarcento|15-a1478]] jarcentoj. Ĝia ĉefurbo troviĝis en [[Velikij Novgorod|Novgorod]].
 
Komenco de la periodo respublika estas ligita kun forpelo de la [[duko]] [[Vsevolod Mstislavoviĉ]] en 1136, kiun soveta historiisto B. D. Grekov en [[1929]] nomis „revolucio en Novgorod de la 12-a jarcento“. En januaro 1478 la respubliko ĉesis ekzisti pro aligo de la ŝtato al la [[Grandprinclando Moskvo]] fare de [[Ivano la Tria]].
 
== Historio ==
 
Novgorodo estas unu el la plej malnovaj urboj de Rusio. La urbo situas en nordokcidento de Rusio, apud riverkomenco Volĥov kaj lago Ilmen. Oficiale la jaro de la fondiĝo estas [[859]], kiam la urbo estas menciita la unuan fojon en Nikona kroniko lige kun la morto de [[Gostomisl]] tie.
 
La teritorio, kie poste formiĝis la Novgoroda ŝtato, estis loĝata ekde [[paleolitiko]] kaj [[mezolitiko]]. Aborigena loĝantaro de ĉi tiu teritorio estis finnaj triboj, post
kiuj restis multaj nomoj de riveroj kaj lagoj (ekzistas tamen opinio, ke ne ĉiuj toponimoj finnaj estas el la antaŭslava periodo<ref>[http://www.admin.novsu.ac.ru/uni/vestnik.nsf/all/32AD5627AD3E2251C3256D42005FEAB6/$file/%C2%C0%F1%E8%EB%FC%E5%E2%C2%CB.pdf Malnoveŭropa gidronimaro ĉe Ilmen] (PDF, ruse)</ref>). En la [[6-a jarcento]]
tien alvenis triboj de slavoj-kriviĉoj, kaj en la [[8-a jarcento]] alvenis plia slava tribo, kiu nomiĝis slovenoj.
 
En la kroniko oni skribis pri alvoko al Ruriko, la duko de vikingoj,
en la [[862]] jaro. (Lin la lokanoj invitis ĉi tien por esti
ilia duko). Komence lia restadejo situis, verŝajne, en la fortikigita
urbeto, kiu estas nomata Gorodiŝe de Ruriko. Gorodiŝe situis je kelkaj
kilometroj de la nuntempa urbo. Ĝi havis oportunan situon, ĉar
ĝin ĉirkaŭe gardis akvo. De la monteto, kie ĝi situis, la
vikingoj facile povis regi pasadon de ŝipoj el Volĥovo en la
lagon kaj reen.
 
En la komenco de la dekunua jarcento la duko Jaroslavo
Saĝa translokis sia restadejo malsupren laŭ fluo de rivero
Volĥov. Ĉi tie ĝis tiu ĉi tempo jam situis urbeto, kie loĝis
lokaj finnoj kaj slavoj. Oni povas supozi, ke de tiu tempo la urbo
akceptis sian nuntempan nomon (Novgorodo signifas Novan Urbon).
La nova restadejo de Jaroslavo lokiĝis apud Torg - la centro
de komerca vivo de la urbo. Ĝis nun restis en la okcidenta
bordo de Volhov ĉi tiuj du komencaj elementoj: malnova Torg
(bazaro) kaj Jaroslavovo Dvoriŝe (kortego de Jaroslavo).
Poste, en la mil kvardeka jaro, kontraŭ Torg, en la orienta
bordo, estis konstruataj ligna citadelo kaj ŝtona katedralo de
Sankta Sofia. Tiel formiĝis la malnova centro de la urbo.
 
[[Dosiero:Veche_of_Novgorod.jpg|thumb|250px|''Veĉe'' en Novgorod. Pentraĵo de [[Andrej Rjabuŝkin]], fino de la 19-a jarcento]]
Poste rajtoj de duko estis tre limigataj kaj li iĝis subulo de la
urboestro, kiu nomiĝis "posadnik". La restadejo de
duko estis retranslokita en sian malnovan lokon, en
Gorodiŝe-on. Oni povis forpeli dukon kaj alvoki la novan, se
la malnovan oni ne ŝatis. Duko estis preskaŭ nur milita ĉefo.
Novgorodo iĝis respubliko. Registo de la urbo
estis "posadnik", kiun elektis ĝenerala kunveno de urba
elito - "veĉe".
 
La oportuna situo de la urbo en kruciĝo de komercaj vojoj
transformis ĝin en la grandegan centron de komerco.
Novgorodo posedis grandan teritorion kaj estis unu el la plej
grandaj tiutempaj ŝtatoj. La ĉefurbo ekonomie prosperis kaj apartenis al la komerca ligo [[Hansa ligo|Hansa]].
 
La postrestintaj en subtera akvo centoj da betulŝelaj dokumentoj (la unua estis trovita en [[1951]]) donas tre vivan imagon pri la mezepoka ŝtato de Novgorod. Pluraj privataj leteroj inter la trovitaĵoj montras, ke novgorodanoj amase scipovis legi kaj skribi, ankaŭ ekster la socia elito<ref>[http://www.polit.ru/lectures/2006/11/30/zalizniak.html Prelego de profesoro Zaliznjak pri la betulŝelaj dokumentoj kaj ilia signifo. 2006.]</ref>.
 
Grandan potencon havis ankaŭ la episkopo de Novgorodo, kiu formale estis ĉefo de la tuta respubliko.
 
== Referencoj ==
<references/>
{{ĝermo|Rusio}}