Kosmoesploro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
La teoriajn bazprincipojn ellaboris, laŭ la rusaj aŭtoritatoj, la rusa [[Konstantin Ciolkovskij]] (1857-1935) en artikolo publikigita en [[1903]] en gazeto "Nauĉnoe Obozrenie”, li jam kreis en 1898 matematikajn formulojn de la raketa [[propulsio]]. Poste [[Robert Goddard]] pioniris pri tio. La efektivigo de kosmoesplorado komenciĝis meze de la [[20-a jarcento]], dum la [[malvarma milito]] inter [[Sovetio|Sovetunio]] kaj [[Usono]]. Post la [[dua mondmilito]], tiuj du landoj kaptis bombportajn [[raketo]]jn [[V-2]] kaj iliajn kreintojn de la venkita [[Germanio]]. Ties esplorcentro establitis en [[Peenemünde]]. [[Sovetio|Sovetunio]] venigis al si 100 el la tieaj germanaj inĝenieroj, kaj Usono 112 , inter ili la faman [[Werner von Braun]]. Ekde [[1946]] von Braun proponadis al la usona registaro lanĉi artan sateliton, sed tiam tio estis rifuzita ĉar la usonaj aŭtoritatoj opiniis, ke tio ne havos multan utilon. Fine, post kiam Sovetio lanĉis la unuan [[Sputnik]]-on, la raketoprogramoj fariĝis kosmoprogramoj, kaj la du potenculoj konkurencis por atingi la [[Luno]]n unue.
 
==Gravaj elementoj==
* Homportaj kosmoveturiloj:
** [[Vostok (kosmoŝipo)|Vostok]] - [[Jurij Gagarin]] - [[German Stepanoviĉ Titov]] - [[Valentina Tereŝkova]] - [[Aleksej Leonov]] - [[Andrian Nikolajev]]