29-a de novembro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Naskiĝoj: John Mayall
→‎Eventoj: batalo de Hamao
Linio 5:
 
== Eventoj ==
* [[903]]: [[Abasida Kaliflando]] supervenkis [[karmatoj]]n en la batalo de [[Hamao]] ([[Sirio]]), komencante vojon por konkero de [[tulunidoj|tulunida]] [[Egiptio]]
 
* [[939]]: [[Edmundo la 1-a (Anglio)|Edmundo la 1-a]] iĝis reĝo de Anglio
* [[1223]]: Papo [[Honorio la 3-a]] agnoskis [[franciskanoj|franciskanan]] regulon, verkitan de [[Sankta Francisko el Asizo|Francisko el Asizo]]
Linio 13:
* [[1777]]: Kadre de la [[hispana koloniado de Ameriko]] [[hispanoj|hispanaj]] setliĝintoj fondis la unuan urbon [[San Jose (Kalifornio)|San Jose]] en [[Kalifornio]]
* [[1780]]: Post morto de imperiestrino [[Maria Tereza de Aŭstrio]] plenan regopovon transprenis ŝia filo [[Jozefo la 2-a]]
* [[1830]]: Nokte de la 29-a/30-a '''en [[Varsovio]] lernejanoj de [[infanterio|infanteria]] lernejo por suboficiroj kun civilaj konspirantoj sturmis rezidejon de la granda rusa princo komencante [[novembra ribelo|novembran ribelon]] kontraŭ [[Rusia Imperio]]''' - komenciĝis la pola-rusa milito, kiu daŭris ĝis aŭtuno 1831 (pli ol 10 mil [[poloj]] [[migrado|elmigris]] kaj 10 mil estis senditaj al [[Siberio]])
* [[1864]]: [[Nordamerikaj Grandaj Ebenaĵoj]]: '''[[Masakro de Sand Creek]] - milico de [[Koloradio]] masakris 150 vilaĝanojn de du [[indianoj|indianaj]] triboj'''
* [[1877]]: '''[[Thomas Alva Edison]] prezentis [[fonografo]]n'''
* [[1879]] : Reĝo de Hispanio [[Alfonso la 12-a (Hispanio)|Alfonso la 12-a]] nuptis duafoje arkidukinon [[Maria Kristina de Aŭstrio]]
* [[1899]]: Joan Gamper fondis katalunan sportan klubon [[FC Barcelona]]
* [[1918]]: [[Józef Piłsudski]] iĝis [[ŝtatestro]] de [[Dua Pola Respubliko]]
* [[1920]]: '''[[Ruĝa Armeo]] invadis [[Armenio]]n'''
* [[1927]]: [[Ŝako]]: [[Aleksandro Aleĥin]] venkis [[José Raúl Capablanca]] gajnante titolon de [[listo de mondĉampionoj pri ŝako|mondĉampiono]]
* [[1932]]: [[Francio]] kaj [[Sovetunio]] subskribis [[pakto]]n pri neagreso
* [[Dua mondmilito]] en [[Pollando]] kaj la mondo:
** [[1939]]: [[Ordnungspolizei|Germana polico]] [[pafekzekutado|pafekzekutis]] en malliberejo de [[Poznań]] 15 polojn kaj 2 judojn, interalie [[subkolonelo]]n de rezervo Konstanty Chłapowski, [[ribelo de Grandpolujo|ribelanto de Grandpolujo]], kaj [[gestapo]] 6 polojn de [[malliberejo]] en [[Szamotuły]]; nokte de la 29-a/30-a de novembro germanoj bruligis Grandan [[Sinagogo]]n en [[Oświęcim]]
** [[Soveta invado en Pollandon]]: '''[[Miĥail Kalinin]] subskribis dekreton de [[Supera Soveto de Sovetunio]] pri deviga atribuo de sovetunia [[civitaneco]] al "estintaj [[poloj|polaj]] civitanoj"''' - oni soldatigis ĉirkaŭ 210 mil junajn [[poloj]]n en [[Ruĝa Armeo|Ruĝan Armeon]] kaj multajn arestis pro "malamika agado"; [[NKVD]]-polico [[deportado|deportis]] ĉirkaŭ 100 polajn [[oficiro]]jn kaj civilulojn arestitajn en [[Bresto (Belorusio)|Bresto]]; '''[[Heinrich Himmler]] ordonis tuj pafmortigi ĉiujn polojn kaj judojn, kiuj post [[deportado]] al [[Ĉefgubernio|Ĝenerala Gubernio]] senpermese revenis al siaj lokoj'''; [[Berlino]]: sveda parlamentano konstatis, post germana noto, ke ne plu povas protekti [[nemoveblaĵo]]jn de pola ambasadejo kaj 14 polajn [[konsulejo]]jn; [[Bretonio (franca regiono)|Bretonio]]: en Coëtquidan aperis semajnrevuo de [[Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento|Polaj Armitaj Fortoj]] titolita "Polska Walcząca" (Pollando Batalanta), kun posta subtitolo Pola Soldato Eksterlande (eldonata poste en [[Parizo]] kaj [[Londono]] ĝis 1949); en [[Parizo]] Ĉefkomandanto de la [[Asocio de Armita Batalado]] generalo [[Kazimierz Sosnkowski]] subskribis instrukcion surbaze de kiu komenciĝas pli frua kreo de AAB sub la soveta [[okupado]]
** [[1940]]: En [[Suvalkio]] fondiĝis [[konspiro|konspira]] organizo Odrodzenie Narodowe (Nacia Renaskiĝo)
** [[1941]]: En [[Poznań]] polico trovis [[flugfolio]]jn kun 10 ordonoj por [[poloj|polo]] (ekz. laboru malrapide, gardu sin kontraŭ [[spionado|spionantaj]] germanoj, instruu [[infano]]jn la [[pola lingvo|polan lingvon]])
Linio 34:
** [[Partizano]]j liberigas [[Albanio]]n; prezidento de Pollando funkciigis novan [[registaro]]n en [[ekzilo]]
* [[1945]]: [[Galicio|Galicia]]-[[Volinia masakro]]: la dua atako de [[Ukraina Ribela Armeo]] al pola urbeto Bircza ([[distrikto Przemyski]])
* [[1945]]: '''[[Jugoslavio|Federacia Popola Respubliko Jugoslavio]] kreiĝis'''
* [[1947]]: [[Plano de UN por la dispartigo de Palestino]] pri la [[Brita Mandato Palestino]] - la lando estis dividita je [[judoj|juda]] parto kaj la [[araboj|araba]], transformiĝontaj poste en [[Israelo]]n kaj araban [[Palestino]]n kun [[Jerusalemo]] kiel internacia zono
* [[1951]]: Sur [[armea spaco]] de [[Nevado]] okazis la unua usona subtera testo de [[atombombo]]
Linio 43:
* [[1972]]: Ekesto de la unua komerca [[elektronika ludo]] - [[Pong]]
* [[1974]]: Kunfondintino de terorista grupo Frakcio Ruĝa Armeo (RAF) [[Ulrike Meinhof]] estis kondamnita al 8 jaroj de mallibero pro boma [[atenco]] en 1972 kontraŭ eldonejo Springer en [[Hamburgo]]
* [[1975]]: '''[[Bill Gates]] kaj [[Paul Allen]] fondis la firmaon ''[[Microsoft]]'''''
* [[1983]]: [[Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj]] vokis [[Sovetunio]]n [[Soveta-afgana milito|retiriĝi de Afganio]]
* [[1993]]: [[Moldava Respubliko]]: enkonduko de nova valuto [[moldava leo]]