Nacia Biblioteko de Portugalio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Unua versio de la paĝo. Enhavas la plej bazan informon.
 
e eta mistajpo
Linio 1:
[[Dosiero:Biblioteca_Nacional_de_Portugal_9296.jpg|alternative=|eta|300x300ra|Vido de la sidejo de la Nacia Biblioteko en [[Lisbono]].]]
La '''Nacia Biblioteko de Portugalio''' ([[portugale]] ''Biblioteca Nacional de Portugal'') troviĝas en la Campo Grande najbarejo de la ĉefurbo, [[Lisbono]], kaj estas la deponanta centro de la Bibliografia kaj Dokumenta Heredaĵo de [[Portugalio]]. Ĝi estis fondita en la 29 de Februaro de 1796, por disponigi sian enhavon al la generala publiko, ne nur al saĝuloj kaj doktuloj. Tiam, ĝi estis en la Monaĥinejo de Sankta Francisko sed, pro manko da spaco, ĝi translokiĝis al nova konstruaĵo en 1969 desegnita de [[Porfírio Paral Monteiro|Porfírio Pardal Monteiro]], kaj laŭdita kiel belega kaj modernega.
 
Ĝia misio estas kolekti, protekti kaj disponigi ĉiujn sciojn kreitaj en Portugalio. Ties kolekto enhavas pli ol tri milionoj da dokumentoj, verkitaj inter la XVIa kaj la XXIa jarcentoj. Ĉiuj libroj, magazenoj kaj akademiaj verkoj (inklude majstraj kaj doktoraj tezoj) verkitaj ekde 1931 estas tie deponitaj. Estas ankaŭ specialaj kolektoj: 15 066 [[Kodekso (filologio)|kodeksoj]]; pli-malpli aliaj 36 000 manskribitaj dokumentoj; pli ol 30 000 raraj dokumentoj (inter ili, unu [[Biblio de Gutenberg]]); 6 800 mapoj kaj kartoj (ekde la XVI jarcento); pli ol 50 000 Muzika rilataj dokumentoj.