Tanejo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Curtiduría de Fez.jpg|thumb|280px|Tanejo en [[Fez]] (Maroko). En ĉiu tanujo oni tinkturas al diversaj koloroj. La tuta ĉirkaŭaĵo malbonodoregas.]]
'''Tanejo''' estas [[laborejo]], kie oni tanas [[felo]]jn, tio estas, oni transformas felojn en [[ledo]]n per uzado de [[tanino]] aŭ aliaj [[kemiaĵo]]j.<ref>[[NPIV]] [http://vortaro.net/#tanejo] Alirita la 30an de Novembro 2018.</ref> Do, tanejo aŭ tanadejo estas la loko kie oni realigas la procezon kiu konvertas la felojn de animaloj en industriigebla ledo. La kvar etapoj de la procezo de tanado de la feloj estas la jenaj: purigado, vera tanado (hardado), retanado kaj finigado. Oni devas forigi la hararon, tani per taniloj kaj tinkturi, por produkti la finan ledon.
 
La celo de la procezo de tanado estas produkti materialon daŭran kaj ne suferanta malkomponeblon fare de fizikaj aŭ biologiaj mekanismoj. Antaŭ tanadi, necesas moligi la felojn per banado kaj alkala kaj sala, produktante akvojn kun alta enhavo de [[acido]]j kaj [[salo]]j. La procezo de tanado fariĝas kemiigante la felojn per [[kromo]], vegetala tanino, [[aluno]], metalaj saloj kaj [[metanalo]]. Tiu operacio produktas grandan kvanton de poluita akvo. La solvaĵo el tanado per [[kromo]], post uzi ĝin, montras malmultan oksigenon ĉu biokemian aŭ kemian, kaj ĝi havas malmultajn solidojn en suspensio. Tamen, ĝi povas enhavi gravajn koncentrojn el kromo, kiu estas toksa metalo. Aliflanke, la vegetala solvaĵo por tanado postulas grandan kvanton de biokemia oksigeno kaj ĝia koloro estas tre intensa.
{{redaktata}}