Ponto de Karolo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 37:
Ĝi estis finkonstruita proksimume je komenco de la [[15-a jarcento]]. La konstrulaboron supervidis la fama arkitekto, aŭtoro de la [[katedralo de sankta Vito|Sankta Vito-katedralo]], [[Petr Parléř]]. La ponto estas 520 m longa kaj 10 m larĝa, el sabloŝtono, kun 16 pontarkaĵoj. La Malnovurba pontoturo, konstruita de Petr Parléř en la dua duono de la [[14-a jarcento]], fieras per sia skulpta ornamaro el la fino de 14-a jarcento (la flanko rigardanta al la Kruckavalira placo); la statuoj de ambaŭ konstruantoj de la ponto, Karolo la 4-a kun lia filo [[Venceslao la 4-a]] kaj de sanktuloj [[sankta Adalberto|Adalberto]], [[sankta Vito|Vito]] kaj [[sankta Sigismundo|Sigismundo]], apartenas al la plej bonaj skulptaĵoj de tiu epoko en Eŭropo.
 
=== Statuoj ===
Sur la ponto staras 30 statuoj, plejparte el la [[18-a jarcento]]. Sur maldekstra flanko, irante al Malá Strana (Malgranda Urbo): [[Sankta Ivo]], patrono de la juristoj (kopio de la originalo de M. Braun, 1711), [[Sankta Barbara]], [[sankta Margareta|Margareta]] kaj [[sankta Elizabeta|Elizabeta]] (F. M. Brokoff, 1707), la Dolora Di-Patrino (Em. Max, 1859), [[Sankta Jozefo]] (J. Max, 1854), [[Francisco Xavier|Sankta Francisko Ksavero]] (kopio de statuo de F. M. Brokoff, 1711), [[Sankta Kristoforo]] (E. Max, 1857), [[Sankta Francisko Borgia]] (F. M. Brokoff, 1710), [[Sankta Ludmila]] (verkejo de M. Braun, ĉ. 1720), [[Sankta Francisko Serafa]] (Em. Max, 1855), [[Sankta Vincenco de Ferrara]] kaj [[Sankta Prokopo]] (F. M. Brokoff, 1712) - (sub la grupo sur la pontpilastro staras statuo de Bruncvík el la jaro 1884 surloke de multe pli malnova originalo, kies superan parton forpafis la Svedoj en 1848), [[Sankta Nikolao de Tolentin]] (J. B. Kohl, 1708), Sankta Luitgarda (M. B. Braun, 1710), [[Sankta Adalberto]] (M. J. Brokoff, 1709), [[Sankta Johano de Matha]], Sankta Felikso de Valois kaj Sankta Ivano (F. M. Brokoff, 1714), [[Sankta Venceslao]] (J. Böhm, 1858).