Denta formulo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 16:
Se iu tipo de dentoj mankas en iu animalo, oni kutime skribas nulon en ĝia loko. Ekzemple, denta formulo por [[kuniklo]]j estas <math>\frac{2.0.3.3}{1.0.2.3}</math><ref>http://www.vivo.colostate.edu/hbooks/pathphys/digestion/pregastric/rabbitpage.html</ref>, ĉar ĉe ili mankax kaninoj. [[Rodento]]j, kiuj nur havas incezivojn kaj molarojn, havas formulon <math>\frac{1.0.0.3}{1.0.0.3}</math><ref>http://www.vivo.colostate.edu/hbooks/pathphys/digestion/pregastric/rodentpage.html</ref>. Tamen, oni kutime preterlasas la lastajn nulojn en la formulo, ĉar estas facile diveni, ke se en la formulo estas nur tri numeroj, do sur tiu makzelo mankas molaroj, se nur du - mankas ambaŭ molaroj kaj antaŭmolaroj ktp. Se iu animalo estas homodonto, oni povas skribi nur unu numeron super kaj unu numeron sub la lineo. Ekzemple, por homodonta [[dazipo]] la formulo estas <math>\frac{7}{7}</math>. Se nombro de iu tipo de dento varias de individuo al individuo, oni skribas maksimuman kaj minimuman valoron apartigante ilin per [[haltostreko]]. Ekzemple, por [[bradipo]]j la formulo estas <math>\frac{5}{4-5}</math>, ĉar ili havas de 8 ĝis 10 dentojn sur malsupra makzelo, depende de la individuo. Alternative, oni povas skribi plej kutiman nombron kaj pli malkutiman varion apude in la [[parentezo]]j. Do, saman formulon por bradipo oni povas skribi kiel <math>\frac{5}{4(5)}</math>.
 
La dentoformulo de la bovo: [[Dosiero:dentform.svg|100px]]<math>\mathbf{\frac{0\;0\;3\;3}{3\;1\;3\;3}=3\;2}</math>
La 2 nuloj en la formulo montras, ke la bovoj ne havas incizivon kaj kaninon en la supra makzelo.