Batalo de Kreto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[File:German prisoners under British guard.jpg|thumb|Kaptitaj germanaj paraŝutistoj sub kontrolo de britoj.]]
La '''Batalo de Kreto''' (en [[germana]]: ''Luftlandeschlacht um Kreta'', aŭ ''Unternehmen Merkur'', "Operaco Merkuro," en [[greka]]: Μάχη της Κρήτης, MAĥe tes KREtes) okazis dum la [[Dua Mondmilito]] en la [[Grekio|greka]] insulo [[Kreto]]. Ĝi ekis en la mateno de la 20a de Majo 1941, kiam [[Nazia Germanio]] komencis aeran invadon de Kreto. Grekaj fortoj kaj aliaj fortoj de [[Aliancanoj]], kun kretaj civiluloj, defendis la insulon.<ref>[https://nzhistory.govt.nz/war/the-battle-for-crete "The Battle for Crete - The Battle for Crete - NZHistory, New Zealand history online".] www.nzhistory.net.nz. </ref> Post unu tago de luktado, la germanoj estis suferintajn fortajn perdojn kaj la aliancanaj trupoj fidis ke ili venkos la invadon. La venontan tagon, pro komunikaj malsukcespj, taktika dubemo de Aliancanoj kaj Germanaj ofensivaj operacoj, la [[flughaveno]] Maleme en okcidenta Kreto falis, kio permesis al Germanoj surterigi terajn plifortigojn kaj superi la defendajn poziciojn en la nordo de la insulo. Aliancanaj fortoj retiriĝis al la suda marbordo. Ĉirkaŭ duono estis evakuitaj de la Brita [[Reĝa mararmeo]] kaj la ceteroj aŭ kapitulacis aŭ aliĝis al la kretana rezistado. La defendo de Kreto evoluis al marborda ŝipbataladeto; la forto de la Reĝa mararmeo en orienta Mediteraneo estis malpliigita al nur du batalŝipoj kaj tri krozŝipoj.<ref> Pack, S.W.C. (1973). The Battle for Crete. Annapolis, MD: Naval Institute Press. ISBN 0-87021-810-7. p. 91. </ref>
 
La Batalo de Kreto estis la unua okazo en kiu estis uzitaj ''Fallschirmjäger'' (Germanaj [[paraŝutisto]]j) amase, la unua ĉefe aerarmea invado en la milita historio, la unua fojo kiam la Aliancanoj faris gravan uzadon de [[spionado]] el elkriptigitaj germanaj mesaĝoj el la maŝino [[Enigma]],<ref name="Collier2014">{{cite book|author=Paul Collier|title=The Second World War (4): The Mediterranean 1940–1945|url=https://books.google.com/books?id=PWuICwAAQBAJ&pg=PT74|date=6 June 2014|publisher=Bloomsbury Publishing|isbn=978-1-4728-0990-2|page=74|quote=The first convincing demonstration of this potential in operational conditions came in May 1941, when the entire plan for the German airborne capture of Crete was decrypted two weeks before the invasion took place.}}</ref><ref>{{cite book|last1=Beevor|first1=Antony|title=Crete : the battle and the resistance|date=1992|publisher=Penguin|location=London|isbn=0-14-016787-0}}</ref> kaj la unua fojo kiam la [[Wehrmacht|Germanaj trupoj]] trafis amasan rezistadon el civila loĝantaro.<ref>{{Cite web |last= Maloney |first=Shane |title= Bogin, Hopit |work= The Monthly |date= Julio 2006 | url= http://www.themonthly.com.au/nation-reviewed-shane-maloney-bogin-hopit--242}}</ref> Pro la alta nombro de perdoj kaj la kredo ke aeraj fortoj ne plu havis la avantaĝon de surprizo, [[Adolf Hitler]] iĝis malema aprobi pliajn grandajn aerajn operaciojn, kaj preferia anstataŭe uzi paraŝutistojn kiel surterajn trupojn.<ref name="Kurowski_p165-166">Kurowski, Frank, ''Jump into Hell: German Paratroopers in World War II'', Stackpole Books, (2010), pp. 165–166</ref><ref name="Beevor_p229-230">{{harvnb|Beevor|1991|pp=229–230}}</ref> Kontraste, la Aliancanoj estis kortuŝitaj pro la povo de paraŝutistoj kaj startis formi aer-atakajn kaj aer-defendajn reĝimentojn.
 
Finfine la germanoj kontrolis la tutan insulon kun helpo de italoj. Totale ĉiu flanko perdis multe pli ol 3 000 homojn, kaj krome la kaptitoj estis preskaŭ 18 000 britoj, dum 6 000 por la germanoj.
 
==Notoj==