Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Aldonis ligilojn
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto per poŝtelefona aplikaĵo Redakto de iOS-aplikaĵo
Kompletigo laŭ informoj en https://ikso.net/kaest-festis-sian-40-jarigxon/
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto per poŝtelefona aplikaĵo Redakto de iOS-aplikaĵo
Linio 87:
=== KAEST 2018 ===
KAEST 2018 okazis ekde la [[18-a de oktobro|18-a]] ĝis la [[21-a de oktobro]] [[2018]], en [[Modra]]-Harmónia en [[Slovakio]], samloke kiel [[#KAEST 2010|KAEST 2010]], [[#KAEST 2012|KAEST 2012]], [[#KAEST 2014|KAEST 2014]] kaj [[#KAEST 2016|KAEST 2016]]. Ĝia temo estis ''Evoluo de paradigmoj en scienco kaj tekniko''<ref>http://kaest2018.ikso.net/</ref>.
 
Dum KAEST 2018 oni festIS datrevenon, ĉar KAEST estis kreita antaŭ 40 jaroj: ĝin unuafoje okazigis la scienc-teknika sekcio de ĉeĥoslovakaj esperantistoj en la jaro 1978.
 
En 2018 al KAEST partoprenis 69 homoj el 13 landoj por aŭskulti pli ol 30 prelegojn pri evoluo de paradigmoj en scienco kaj tekniko (la ĉeftemo de la konferenco), aŭ pri aliaj temoj kiel [[biologio]], [[astronomio]], [[lingvistiko]], kulturo. Unuafoje en KAEST, dank'al subteno de [[ESF]], [Pavol Kaščák]] filmis plurajn prelegojn kaj rekte enrete elsendataj. Tiuj filmitaj prelegoj ankaŭ troveblas pere de la retejo de KAEST 2018.
 
=== Prelegoj ===
Okazis dum KAEST 2018 interalie jenaj prelegoj:
* [[Orlando Raola]] el Usono prezentis la problemaron de la kemiaj elementoj pere de sia prelego “La Perioda Tabelo de la Kemiaj Elementoj: Cent kvindek jaroj post Mendelejev”.
* [[Marek Blahuš]] el Ĉeĥio prezentis temon de relative nova scienco: “Genetika genealogio – nova paradigmo en la studo de deveno kaj parenceco”.
* [[Jozef Reinvart]], slovaka diplomato kaj EEU-estrarano prezentis rezultojn de la lingvo-politika MIME-projekto: “Vademecum de multdisciplina projekto ‘Movebleco kaj inkluzivo en multlingva Eŭropo’”.
* [[Carlos Spínola]] el Hispanio elpaŝis kun la temo “Gravitaj kaptiloj en planedaj sistemoj: Lagranĝaj punktoj kaj nova paradigmo de kosma esplorado”
* [[Francesco Maurelli]] – TEJO-estrarano proponis temon “La rolo de scienco en la UN-Celaro 2030: vojoj al daŭripova mondo”.
* [[Peter Baláž]] prezentis du temojn, la unua estis pri la novaj aktivaĵoj de E@I, la dua “Moderna edukado kaj nuna mondo – ĉu tempo por ŝanĝo de paradigmoj?”
 
=== Aliaj programeroj ===
Krome okazis aldonaj ludaj programeroj: dum la unua vespero interkonaj ludoj estis proponitaj por volontuloj, kaj dum la aranĝo eblis ankaŭ provi la ludon “Paŝklaku”, danctapiŝan seriozan ludeton kiun kreis Kryštof Klestil dum sia volontulado ĉe E@I kadre de [[Eŭropa Volontula Servo]]. [[Charlotte Scherping Larsson]] kaj [[Sasha Murr]] siaflanke prezentis “Tiel La Viv’”, seriozan rolludon, kies celo estas konsciigadi pri malhelpoj kiujn povas renkonti diversgrupaj homoj kiaj ekzemple samseksemaj, fremdaj aŭ handikapitaj homoj dum sia vivo.
 
Inter aliaj ekster-prelegejaj programeroj okazis ankaŭ vingustumado dum vendreda vespero kaj agrabla suna ekskurso al kastelo [[Červený Kameň]] dimanĉe posttagmeze. Dum la aranĝo funkciadis samtempe [[libroservo]] kaj “lib(e)ra interŝanĝo” por homoj, kiuj ŝatas donaci siajn superfluajn librojn anstataŭ lasi ilin sur breto.<ref>[https://ikso.net/kaest-festis-sian-40-jarigxon/ KAEST festis sian 40-jariĝon], kontribuo de Salomé Hug al la blogo de E@I, aperinta la 4-an de decembro 2018</ref>
 
== Literaturo ==