Batalo en Korala maro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''Batalo en Korala Maro''', luktata el la 4a al la 8a de Majo [[1942]], estis grava marbatalo inter la [[Japana Imperio|Imperia Japana]] Ŝiparmeo kaj la ŝiparmeaj kaj aerarmeaj fortoj el [[Usono]] kaj [[Aŭstralio]], okazinta en la [[Pacifika Fronto]] de la [[Dua Mondmilito]]. Tiu batalo estas historie grava kiel la unua militago en kiu [[aviadilŝipo]]j batalis unu kontraŭ alia, same kiel la unua en kiu ŝipoj de ambaŭ flankoj nek vidis nek pafis rekte kontraŭ la alia.
 
Kiel klopodo por plifortigi sian defendan sintenon en la [[Suda Pacifiko]], la Japanoj decidis invadi kaj okupi [[Port Moresby]] (en Nov-Gvineo) kaj Tulagi (en la sudorientaj [[Salomonoj]]). La plano por plenumi tion estis nomita Operaco MO, kaj estis farita de kelkaj ĉefaj unuoj de la Japana Kombinita Ŝiparo. Tiuj estis du aviadilŝipoj kaj unu malpeza aviadilŝipo por havigi aviadilan protekton por la invadaj fortoj. Ĉio okazis sub la ĝenerala komando de la japana almiraloadmiralo Ŝigeĝoŝi Inoue.
 
Usonanoj eksciis pri la japana plano pere de [[spionado]] de signaloj, kaj sendis du usonajn aviadilŝipojn kaj kunan aŭstrali-usonan krozoŝipon por kontraŭataki la ofensivon. Tio estis sub la ĝenerala komando de la usona almiralo Frank J. Fletcher.
 
La 3a–4a de Majo, japanaj fortoj sukcese invadis kaj okupis Tulagi, kvankam kelkaj el iliaj helpaj militŝipoj estis sinkigitaj aŭ damaĝitaj en surprizaj atakoj fare de aviadiloj el la usona aviadilŝipo ''Yorktown''. Tiam konsciasj pri la esto de usonaj aviadilŝipoj en la areo, la japanaj aviadilŝipoj antaŭeniris al la [[Korala Maro]] kun la intenco lokigi kaj detrui la ŝipajn fortojn de la Aliancanoj. Komence en la 7a de Majo, la aviadilŝipoj de ambaŭ flankoj batalis dum du sinsekvaj tagoj. La unuan tasgon, la usonanoj sinkigis la japanan malpezan aviadilŝipon Shōhō; dume, la japanoj sinkigis la usonan [[detrojero]]n kaj draste damaĝis naftoportan ŝipon (kiu estis poste memsinkigita). La venontan tagon, la japana ŝiparo Shōkaku estis akre damaĝita, la usona aviadilŝipo ''Lexington'' estis draste damaĝita (kaj poste memsinkigita), kaj la ''Yorktown'' damaĝita. Ambaŭ flankoj estis suferintaj fortajn perdojn en aviadiloj kaj aviadilŝipoj damaĝitaj aŭ sinkigitaj, kaj tiel ambaŭ fortoj malkonektiĝis kaj retiriĝis el la batala areo. Pro la perdo de protekto el aviadilŝipoj, Inoue realvokis la invadan ŝiparon de Port Moresby, intence klopodi ĉion poste.
{{redaktata}}