Dua Pola Respubliko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 54:
La [[maja puĉo]] (maja ŝtatrenverso, maja atenco; pole: ''przewrót majowy'' aŭ ''zamach majowy'') estis [[puĉo]] realigita en Pollando de marŝalo [[Józef Piłsudski]] inter la 12-a kaj 14-a de majo 1926. La puĉo forigis la registaron de prezidanto [[Stanisław Wojciechowski]] kaj ĉefministro Wincenty Witos. Establita estis nova registaro gvidata de [[Kazimierz Bartel]], profesoro de Lviva Politekniko. Komence oni proponis la prezidantecon al Piłsudski, sed li rifuzis favore al [[Ignacy Mościcki]]. Piłsudski tamen restis la plej influa politikisto en Pollando kaj estis "griza eminenco" ĝis sia morto en 1935.
 
Post atakoj de [[Nazia Germanio]] kaj [[Sovetunio]] kaj milita [[Invado en Pollando|okupado de pola teritorio]] fare de du atakintoj (en oktobro [[1939]]) laŭleĝe kaj internacie agnoskite regis dum la tuta [[2-a Mondmilito]] Pola Ekzila Registaro. Subordigita al ĝi en la lando estis [[Pola Partizana Ŝtato]] kaj ĝiaj partoj politikaj kaj militaj ([[Pola Enlanda Armeo|Armia Krajowa]]).
 
Laŭ la internacia juro, Dua Respubliko fakte pereis kiam la {{daton|6|julio|1945}} [[Britio]] kaj [[Usono]] diplomate malagnoskis Polan Ekzilan Registaron. Ĝi tamen daŭre funkciis en Britio kaj malfondiĝis, kiam post la komunisma epoko en Pollando la unua postmilita demokratie elektita ŝtatprezidanto iĝis [[Lech Wałęsa]]. [[Ryszard Kaczorowski]], la lasta ekzila prezidanto, transdonis tiam al Wałęsa simbolojn de pola prezidanteco.