Batalo de Midway: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
 
La japana operaco, kiel la plej frua atako al Pearl Harbor, klopodis elimini [[Usono]]n kiel strategian potencon en la [[Pacifiko]], tiele haviganta el [[Japanio]] liberan aliron al establado de sia "Granda Orientazia Kun-Prospera Sfero". Japanoj esperis, ke alia senmoraliga malvenko devigos Usonon kapitulaci en la [[Pacifika Fronto|Pacifika Milito]] kaj tio certigu la dominadon de Japanio en la Pacifiko. Allogi la usonajn [[aviadilŝipo]]jn al kaptilo kaj okupi Midway estis parto de ĝenerala "bariera" strategio por etendi la defendan perimetron de Japanio, kiel reago al la bombado Doolittle sur Tokio. Tiu operaco estis ankaŭ konsiderata prepariga por pluaj atakoj kontraŭ [[Fiĝioj]], [[Samoo]], kaj [[Havajo]] mem.
 
La plano malsukcesis pro mallertaj japanaj subkomprenoj de la usona reago kaj malbonaj dekomencaj disponoj. Plej grave, usonaj kriptografoj kapablis determini la daton kaj lokon de la planita atako, kio permesis al la antaŭavertita usona ŝiparo prepari sian propran embuskon. Kvar japanaj kaj tri usonaj aviadilŝipoj partoprenis en la batalo. La kvar el la japanaj grandaj aviadilŝipoj — nome Akagi, Kaga, Sōryū kaj Hiryū, parto de la ses-aviadilŝipa forto kiu [[Atako kontraŭ Pearl Harbor|estis atakinta Pearl Harbor]] ses monatojn antaŭe — kaj peza [[krozoŝipo]] estis sinkigita, dum usonanoj perdis la aviadilŝipon ''Yorktown'' kaj [[destrojero]]n.
{{redaktata}}