Batalo de Guadalcanal: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
 
La 7an de Aŭgusto 1942, fortoj de Aliancanoj, hegemonie [[Usona Marinfanteria Korpuso|Usonaj Marsoldatoj]], surteriĝis en Guadalcanal, Tulagi, kaj Florida en la sudo de la [[Salomonoj]], kun la celo eviti ties uzadon fare de la japanoj por minaci la liveradon de Aliancanoj kaj la komunikajn vojojn inter [[Usono]], [[Aŭstralio]], kaj [[Novzelando]]; povegaj usonaj kaj aŭstraliaj ŝipaj fortoj subtenis tiujn surteriĝojn.
 
La Aliancanoj ankaŭ intencis uzi Guadalcanal kaj Tulagi kiel bazoj por subteni kampanjon por finfine kapti aŭ neŭtraligi la ĉefan japanan bazon de Rabaul en [[Nova Britio]]. La japanaj defendantoj, kiuj estis okupintaj tiujn insulojn ekde Majo 1942, estis malpli multnombraj kaj superitaj de la Aliancanoj, kiuj kaptis Tulagi kaj Florida, same kiel la flughavenon – poste nomita Flughaveno Henderson – kiu estis sub konstruado en Guadalcanal.
 
Surprizitaj de la ofensivo de Aliancanoj, la japanoj faris kelkajn klopodojn inter Aŭgusto kaj Novembro por rekapti la Flughavenon Henderson. Tri ĉefaj terbataloj, sep grandaj [[marbatalo]]j (kvin dumnoktaj surfacaj militagoj kaj du aviadilŝipaj bataloj), kaj preskaŭ ĉiutagaj aeraj bataloj finis en la decidiga Marbatalo de Guadalcanal komence de Novembro, kun la malvenko de la lasta japana klopodo bombardadi la Flughavenon Henderson el la maro kaj surteren kun sufiĉaj trupoj por rekapti ĝin. Decembre, la japanoj forlasis siajn klopodojn por rehavi Guadalcanal, kaj evakuis siajn restintajn fortojn Ĉirkaŭ la 7a de Februaro 1943, antaŭ ofensivo fare de la usonarmea 14a Korpuso.
{{redaktata}}