Brita-bura milito: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- setliĝis + setlis )
Linio 10:
La buroj devenas de inter aliaj la blankaj [[Kalvinismo|kalvinistaj]] [[migranto]]j, kiuj setlis dum la regado de la [[Nederlanda Orienthinda Kompanio|VOC]] ([[1652]]–[[1795]]) kaj la sekva [[Britio|brita]] regado ĉirkaŭ [[Kabo de la Bona Espero]]. Ili estis fuĝinta el religia maltoleremo kaj el troa demografia kresko. Ili intencis krei novan mundon, sed fakte similan al tiu abandonita en Nederlando, sed eĉ pli maltolerema. Tiele ili ege rivalis ĉefe kun la brita etendo en sama mondoregiono (foje ankaŭ kun tiu devena el aliaj landoj, krom [[Nederlando]]) kaj ĉiam superregis sur la indiĝenaj populacioj ĝis fino de la [[20a jarcento]].<ref>Carlo A. Caranci, “Los blancos se matan en el África negra”, ''La aventura de la historia'', Madrido, marto, 2000. Por la tuta artikolo paĝoj 30-39. Por tiuj lastaj informoj paĝo 30.</ref>
 
La unuaj nederlandanoj estre de Van Riebeeck setliĝissetlis en Suda Afriko en 1652 kiel proviza stacio de la [[Nederlanda Orienthinda Kompanio]], kie nune estas [[Kaburbo]]. En 1680 ili estis 800. El 1688 aldoniĝis 300 francaj hugenotoj kiuj same fuĝis el religia maltoleremo. En 1756 jam estis 5,000 eŭropanoj kaj fine de la 18a jarcento ĉirkaŭ 15,000, kiu etendiĝis norden kaj orienten malprofite por la indiĝenaj populacioj ([[kosoj]], [[bantuoj]], [[hotentotoj]], [[boŝmanoj]]). Kiel defenda resurso kontraŭ indiĝenoj kaj kontraŭ kreska alveno de britoj, naskiĝis kaj poste plifortiĝis nacia sento de buroj kiel nova nacio. La britoj jam tute hegemoniis en Kaburbo kiam okazis en 1834 milito de kosoj kontruax buroj: tiuj akuzis la britojn ke tiuj ne protektis ilin; rezulte okazis unua granda elmigrado de buroj internen (''trek''). Kiam tiuj buroj klopodis fondi ŝtaton en [[Natalo]], la britoj malhelpis ĝin kaj la buroj devis denove elmigri pli norden (dua ''trek'') kien ili kreis en 1852 la [[Respubliko Transvalo|Respublikon Transvalon]] plej norde okcidente de [[Mozambiko]] kaj en 1854 la [[Libera Ŝtato Orange|Oranĵan Liberŝtaton]] iom pli sude. Britio agnoskis tiujn ŝtatojn, sed sudoriente la sothoj tute ne. El la [[1860-aj jaroj]] tiuj ŝtatoj ege disvolviĝis kaj prosperis ĉefe danke al malkovro de diamantoj en Orange (1867, 1871) kaj de oro en Transvalo (1886). Ĉefa bura urbo Johanesburgo, fondita en 1866, havos 100,000 loĝantojn en 1895.<ref>Carlo A. Caranci, “Los blancos se matan en el África negra”, ''La aventura de la historia'', Madrido, marto, 2000. Por la tuta artikolo paĝoj 30-39. Por tiuj lastaj informoj paĝo 31.</ref>
 
[[Dosiero:TrekBoers crossing the Karoo.jpg|thumb|maldekstre|350px|Migrantaj buroj tra [[Karuo]].]]