Skamandro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- setliĝis + setlis )
Linio 13:
La riverdio Skamandro ricevis kultadon en templo al li dediĉita. Fakte, la saĝa [[Dolopiono]] estis unu el liaj sacerdotoj<ref>Homero. ''Iliado'', 32.</ref>. Elstaras la rito laŭ kiu ĉiuj fraŭlinoj, la nokton antaŭ edziniĝo, banis sin en la rivero kaj oferis ilian virgecon al li. Skamandro, dankeme pro la ofero, aperadis el la kanejo kaj akompanadis la junulinojn al lia kaverno<ref>[[Vergilio]]. ''[[Eneado]]'', 3.</ref>. Laŭ rakonto de [[Skino]], fia junulo enamiĝinta de iu [[Kaliroo]] profitis tiun riton kaj, kiam la knabino banis sin, li alivestiĝis kiel riverdio kaj akompanis ŝin ĝis la gruto. Kelkajn tagojn poste, Kaliroo revidis la knabon surstrate, kaj naive atentigis ĉiujn pri la ĉeesto de Skamandro en la urbo. La junulo nur savis sian vivon danke al ĝustatempa forfuĝo<ref>[[Skino]]. ''Leteroj'', 10.</ref>.
 
Laŭ alternativa versio, la rivero ricevis sian nomon de samnoma junulo kiu gvidis kolonigocelan ekspedicion de triono de la [[Kreto (insulo)|kreta]] loĝantaro, kiu forlasis siajn hejmojn pro tiea [[malsatego]]. Ĵusalveninte en [[Frigio]], ili tendumis proksime al la urbo [[Hamaksito]], inter la maro kaj monto kiun ili nomigis [[Monto Ido (Turkio)|Ido]], kiel [[Monto Ido (Kreto)|tiu]] troviĝanta en ilia deveninsulo<ref>[[Strabo]]. ''[[Geographica]]'', 13.1.48.</ref>. [[Apolono]] konsilis ilin setliĝi en loko kie ili suferus noktan atakon de naskiĝintoj el la tero. Ĉinokte, kamparaj musoj invadis la tendaron kaj ronĝadis la ledajn partojn de ilia armilaro. Post tio, la ekspedicianoj dediĉis templon al ''Smintea Apolono'' kaj setliĝissetlis ĉirkaŭe, fondante la urbon [[Sminteo]]. Kun la helpo de Apolono, ili venkis siajn najbarojn, la [[bebricoj]]n, sed dumbatale Skamandro falis kaj dronis en la riveron Ksanto, kiu de tiam ricevis lian nomon. Tamen, plia versio asertas ke li estis filo de [[Koribo]], kaj ĵetis sin en la rivero pro freneziĝo, post partopreni la [[mistero]]n de la [[Geo|Patrino de la dioj]]<ref>[[Diodoro Sicila]]. ''[[Historia biblioteko]]'', 4.</ref>.
 
Skamandro edziĝis al loka [[nimfoj|nimfo]] [[Ideo (mitologio)|Ideo]]<ref>Pseŭdo-Apolodoro. ''Mitologia biblioteko'', 3.12.1-3.</ref> kiu naskis al li la elstaran [[Teŭkro]]n<ref>Diodoro Sicila. ''Historia biblioteko'', 4.75.1.</ref>, unuan reĝon de [[Trojo]]. Kiel riverdio, li ankaŭ estis patro de kelkaj [[najadoj]], kiaj [[Kaliroo]]<ref>Pseŭdo-Apolodoro. ''Mitologia biblioteko'', 3.141.</ref>, [[Glaŭkio]]<ref name="Plu">[[Plutarko]]. ''Quaestiones grecae'', 41.</ref>, la [[Trojaj nimfoj]]<ref>[[Kinto el Smirno]], 11.245 kaj 14.17.</ref> kaj [[Strimo]], edzino de la posta reĝo [[Laomedono]]. Tamen, aperas en la diversaj fontoj alternativaj nomoj de la parulino de Skamandro, kiaj [[Leŭkipo (mitologio) #Aliaj rolulinoj same nomiĝintaj|Leŭkipo]], [[Zeŭksipo]] aŭ [[Tooso]].