Batalo ĉe insuloj Santa Cruz: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''Batalo ĉe insuloj Santa Cruz''' [santaKRUS], okazinta dum la 25a–27a de Oktobro 1942, en [[angla]] ''Battle of the Santa Cruz Islands'' aŭ foje referencata ankaŭ kiel ''Battle of Santa Cruz'' kaj en [[japana]] Batalo de Suda Pacifiko: 南太平洋海戦 ''Minamitaiheiyō kaisen'', estis la kvara aviadilŝipa [[marbatalo]] de la [[Pacifika Fronto]] de la [[Dua Mondmilito]]. Ĝi estis ankaŭ la kvara grava marbatalo luktita inter la Usona Ŝiparo kaj la Imperia Japana ŝiparoŜiparo dum la longa kaj strategie grava [[kampanjo de Guadalcanal]]. Kiel en la bataloj de [[Batalo en Korala Maro|Korala Maro]], [[Batalo de Midway|Midway]], kaj de [[Batalo de Orientaj Salomonoj|Orientaj Salomonoj]], la ŝipoj de ambaŭ flankoj rare intervidiĝis aŭ pafis unu kontraŭ la alia. Anstataŭe, preskaŭ ĉiuj atakoj el ambaŭ flankoj estis faritaj per [[aviadilo]]j ĉu el la [[aviadilŝipo]]j ĉu el teraj bazoj.
 
Kiel klopodo por forigi la fortojn de [[Aliancanoj]] el [[Guadalcanal (Salomonoj)|Guadalcanal]] kaj el najbaraj insuloj kaj por finigi la sakstraton kiu ekzistis ekde Septembro 1942, la Imperia Japana Ŝiparo planis gravan surteran ofensivon en Guadalcanal por la 20a–25a de Oktobro 1942. Kiel apogo al tiu ofensivo, kaj en la espero impliki ankaŭ marmiltajn fortojn de Aliancanoj, japanaj aviadilŝipoj kaj aliaj grandaj militŝipoj moviĝis al lokoj ĉe la sudo de la [[Salomonoj]]. El tiu loko, la japanaj marmilitaj fortoj esperis impliki kaj finfine venki super marmilitaj fortoj de Aliancanoj (ĉefe de Usono), speciale la fortoj de aviadilŝipoj, kiuj respondis la la surtera ofensivo. Ankaŭ la marmilitaj fortoj de Aliancanoj esperis trafi la marmilitajn fortojn de japanoj batale, kun la samaj celoj rompi la sakstraton kaj finfine venki super la malamiko.
{{redaktata}}