Batalo ĉe insuloj Santa Cruz: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:F4F-4 Wildcat of VF-10 aboard USS Enterprise (CV-6) on 26 October 1942.jpg|eta|280ps||Usonaj soldatoj sur la aviadilŝipo ''Enterprise'' preparantaj aeroperacon en Suda Pacifiko la 24an de Oktobro 1942.]]
[[Dosiero:TBF-1 of VT-10 launches from USS Enterprise (CV-6) during Battle of Santa Cruz Islands 1942 (80-G-30059).jpg|thumb|right|Aviadilo preparata por ekflugi el ''Enterprise'' la 26an de Oktobro, la afiŝoj montrataj de ferdekanoj komunikas la lastan konatan lokon de la japanaj aviadilŝipoj same kiel la instrukciojn por atako.]]
La '''Batalo ĉe insuloj Santa Cruz''' [santaKRUS], okazinta dum la 25a–27a de Oktobro 1942, en [[angla]] ''Battle of the Santa Cruz Islands'' aŭ foje referencata ankaŭ kiel ''Battle of Santa Cruz'' kaj en [[japana]] Batalo de Suda Pacifiko: 南太平洋海戦 ''Minamitaiheiyō kaisen'', estis la kvara aviadilŝipa [[marbatalo]] de la [[Pacifika Fronto]] de la [[Dua Mondmilito]]. Ĝi estis ankaŭ la kvara grava marbatalo luktita inter la Usona Ŝiparo kaj la Imperia Japana Ŝiparo dum la longa kaj strategie grava [[kampanjo de Guadalcanal]]. Kiel en la bataloj de [[Batalo en Korala Maro|Korala Maro]], [[Batalo de Midway|Midway]], kaj de [[Batalo de Orientaj Salomonoj|Orientaj Salomonoj]], la ŝipoj de ambaŭ flankoj rare intervidiĝis aŭ pafis unu kontraŭ la alia. Anstataŭe, preskaŭ ĉiuj atakoj el ambaŭ flankoj estis faritaj per [[aviadilo]]j ĉu el la [[aviadilŝipo]]j ĉu el teraj bazoj.
 
Kiel klopodo por forigi la fortojn de [[Aliancanoj]] el [[Guadalcanal (Salomonoj)|Guadalcanal]] kaj el najbaraj insuloj kaj por finigi la sakstraton kiu ekzistis ekde Septembro 1942, la Imperia Japana Ŝiparo planis gravan surteran ofensivon en Guadalcanal por la 20a–25a de Oktobro 1942. Kiel apogo al tiu ofensivo, kaj en la espero impliki ankaŭ marmiltajn fortojn de Aliancanoj, japanaj aviadilŝipoj kaj aliaj grandaj militŝipoj moviĝis al lokoj ĉe la sudo de la [[Salomonoj]]. El tiu loko, la japanaj marmilitaj fortoj esperis impliki kaj finfine venki super marmilitaj fortoj de Aliancanoj (ĉefe de Usono), speciale la fortoj de aviadilŝipoj, kiuj respondis la la surtera ofensivo. Ankaŭ la marmilitaj fortoj de Aliancanoj esperis trafi la marmilitajn fortojn de japanoj batale, kun la samaj celoj rompi la sakstraton kaj finfine venki super la malamiko.
 
{{redaktata}}
La japana surtera ofensivo en Guadalcanal estis okazanta en la Batalo por Henderson Field (la [[flughaveno]]) kiam la [[militŝipo]]j kaj la aviadiloj de ambaŭ flankoj kunfrontis unuj la aliajn matene de la 26a de Oktobro 1942, ĝuste norde de la [[Santakruzaj insuloj]]. Post interŝanĝo de aeratakoj el aviadilŝipoj, la surfacaj ŝipoj de Aliancanoj retiriĝis el la batalareo kun unu aviadilŝipo sinkigita (''Hornet'') kaj alia tre damaĝita (''Enterprise''). Ankaŭ la partoprenintaj japanaj fortoj de aviadilŝipoj retiriĝis pro la grandaj perdoj de aviadiloj kaj de [[piloto]]j, plus grava damaĝo en du aviadilŝipoj (''Shōkaku'' kaj ''Zuihō'').
 
Santa Cruz iĝis taktika venko kaj mallongdaŭra venko por la japanoj kalkulinte ŝipojn sinkigitajn kaj damaĝitajn, kaj pro la kontrolo de la maro ĉirkaŭ Guadalcanal. Tamen, la japanaj perdoj de multaj neanstataŭeblaj veteranaj aviadilanoj montriĝis kiel longdaŭra strategia avantaĝo por la Aliancanoj, kies perdoj de aviadilanoj en batalo estis relative malaltaj kaj rapide anstataŭeblaj. Fakte ambaŭ flankoj suferis fortajn damaĝojn en tri ŝipoj, sed Aliancanoj perdis krome du sinkigitajn; japanoj perdis iom pliajn aviadilojn (preskaŭ cento), kaj preskaŭ duoble da homoj (preskaŭ 500).
 
 
{{Dua mondmilito}}
{{Bibliotekoj}}
[[Kategorio:Konfliktoj en 1942]]
[[Kategorio:Bataloj de Usono dum la Dua mondmilito]]
[[Kategorio:Bataloj kaj operacoj de Japanio dum la Dua mondmilito]]
[[Kategorio:Bataloj kaj operacoj de la Salomonoj dum la Dua mondmilito]]