Kilto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 39 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q151948)
Linio 5:
 
== Historio ==
La nuna kiel kilto (''fèileadh beag'', malgranda plejdo) konata vestaĵo estis elpensita en 1725 de la angla fabrikposedanto [[Thomas Rawlinson]]. Ĉar en sia [[ŝtalfabriko]] li estis dunginta kelkajn skotojn, kaj pensis ilin endanĝeritaj pro la porto de la volumena plejdo, li mallongigis la ''great belted plaid'' (''fèileadh mor'', granda plejdo) kaj kunkudrigis la faldojn en la vestaĵo.
 
Pri certeco de la plejdo kiel vestaĵo oni certas nur ekde la [[16-a jarcento]]. Ĝi kreiĝis, kiel indikas la nomo, el kovrilo, kiujn komence de la 17-a jarcento, skotoj portis sur la ŝultro super siaj kiteloj, nomitaj ''cotte''. Iom poste oni trovas la vorton por nomi la [[ŝtofo]]n el kiu estis farita la vestaĵoj de la skota armeo dum la [[popolmilito]] de [[1693]]: [[ŝtrumpo]]j, [[pantalono]]j kaj [[kamizolo]]j. El tekstoj el tiu epoko tamen evidintiĝas ke ili estis unue unukolora kaj ne kvadratitaj.