Batalo ĉe kabo Espero: Malsamoj inter versioj

Pacifika batalo de la Dua Mondmilito
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'La '''Batalo ĉe kabo Espero''', ''Batalo ĉe kabo Esperance'', konata ankaŭ kiel ''Dua Batalo de insulo Savo'' kaj, en japanaj fontoj, ''Marbatalo de insulo Savo'' (サボ...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 14:29, 7 dec. 2018

La Batalo ĉe kabo Espero, Batalo ĉe kabo Esperance, konata ankaŭ kiel Dua Batalo de insulo Savo kaj, en japanaj fontoj, Marbatalo de insulo Savo (サボ島沖海戦), okazis en 11a–12a de Oktobro, 1942, en la Pacifika Fronto de la Dua Mondmilito inter la Imperia Japana Ŝiparmeo kaj la Usona Mararmeo. Tiu marbatalo estis la dua el kvar ĉefaj surfacaj konfliktoj dum la Kampanjo de Guadalcanal kaj ĝi okazis je la enirejo al la markolo inter la insulo Savo kaj Guadalcanal en la Salomonoj. La kabo EsperoEsperance (9°15′S 159°42′E) estas la plej norda pinto en Guadalcanal, kaj la batalo prenis sian nomon el tiu punkto.

En la nokto de la 11a de Oktobro, la japanaj marfortoj en la areo de la Salomonoj — sub la komando de la vicadmiralo Guniĉi Mikaŭa — sendis pli gravan liveran kaj plifortigan konvojon al siaj fortoj en Guadalcanal. La konvojo konsistis el du hidroplanŝipoj kaj ses destrojeroj kaj estis komandita de admiralo Takacugu Jojima. Samtempe, sed en aparta operaco, tri pezaj krozoŝipoj kaj du destrojeroj — sub la komando de admiralo Aritomo Gotō — intencis bombardadi la aliancanan flughavenon en Guadalcanal (nome Henderson Field fare de la Aliancanoj) kun la celo detrui la aliancanajn aviadilojn kaj la flughavenajn instalaĵojn.

Bibliografio

  • Cook, Charles O. (1992). The Battle of Cape Esperance: Encounter at Guadalcanal (Reissue ed.). Naval Institute Press. ISBN 1-55750-126-2.
  • Frank, Richard B. (1990). Guadalcanal: The Definitive Account of the Landmark Battle. New York: Penguin Group. ISBN 0-14-016561-4.