Kosmopolitismo: Malsamoj inter versioj

2 723 bitokojn aldonis ,  antaŭ 2 jaroj
sen resumo de redaktoj
Kosmopolitismo estas respurebla ĝis la fondinto de la cinikisma movado en la antikva Grekio, [[Diogeno la Cinika|Diogeno de Sinopo]] (ĉ. 412 a.K.). Pri Diogeno oni diris: "Demandite, de kie li devenas, li respondis: "'Mi estas mondcivitano' (greke ''kosmopolitês'')".<ref>[[Diogenes Laertius]], ''[[Lives and Opinions of Eminent Philosophers|The Lives of Eminent Philosophers]]'', Book VI, passage 63; enrete [http://www.perseus.tufts.edu/hopper/text?doc=D.+L.+6.2.63&fromdoc=Perseus%3Atext%3A1999.01.0257 en la greka] kaj [http://www.perseus.tufts.edu/hopper/text?doc=Perseus%3Atext%3A1999.01.0258%3Abook%3D6%3Achapter%3D2 en la angla] en la [[Perseus Project]].</ref> En la antikva Grekio, la plej larĝa bazo de socia identeco estis tiutempe aŭ la unuopa civito aŭ la grekoj (helenoj) entute. La stoikistoj, kiuj poste prenis la ideon de Diogeno kaj disvolvis ĝin al plenampleksa koncepto, kutime substrekis, ke ĉiu homo loĝas kaj en sia loka kaj en la homara komunumo.<ref name="Nussbaum">Nussbaum, Martha C. (1997). Kant and Stoic Cosmopolitanism, en la ''Journal of Political Philosophy'' vol. 5, n-ro 1, p. 1–25</ref> Ofta komprenmaniero pri la stoikisma kosmopolitismo funkcias laŭ la cirkla identeco-modelo de [[Hieroklo]], kiu uzas la bildon de samcentraj cirkloj, ĉe kiuj la unua ĉirkaŭas la propran personon, kaj la postaj la tujan familion, la pli larĝan familion, la lokan grupon, la civitanaron, la samlandanaron, la homaron. La tasko de mondcivitanoj tiam fariĝas "iel tiri la cirklojn al la centro, farante ĉiujn homojn similaj al niaj samurbanoj, ktp."<ref name="Nussbaum"/>
 
=== Modernaj kaj nuntempaj kosmopolitaj pensantoj ===
 
La kosmopolitisma filozofio ricevis fortan impulson en la epoko de la renesanca humanismo kaj klerismo. [[Immanuel Kant|Kant]] ŝajne adoptis la stoikismajn ideojn. En sia eseo de 1795, ''[[Al Eterna Paco]]'', li[[Immanuel Kant]] starigas ''ius cosmopoliticum'' (kosmopolitan juron/rajton) kiel principongvidprincipon, per kiu la tutmonda socio atingu daŭran pacon. La kosmopolita juro de Kant fontas el kompreno, ke ĉiuj homoj estas egalaj membroj de universala gastigadokomunumo. La kosmopolita juro sekve funkcias paralele kun internaciaj politikaj rajtoj kaj la kundividata universala homara juro.
 
La kosmopolita juro de Kant estas fundament ligita al la kondiĉoj de universala gastigado kaj la rajto je ekloĝo. Universala gastigado estas difinita kiel la rajto esti bonvenigata ĉe la alveno en fremda teritorio, sed estas kondiĉita je tio, ke la gasto alvenu laŭ paca maniero. Kant aldone asertas, ke ĉiuj homoj havas bazan rajton je ekloĝo: la rajton sin prezenti en fremda lando. La rajto je ekloĝo deriviĝas el la kompreno de Kant, ke la supraĵo de la Tero estas esence komunuma, kaj el lia emfazo pri egale kundividataj universalaj rajtoj de ĉiuj homoj.
Tria apero de kosmopolitismo post la [[Dua mondmilito]] estis, kiam reage al la [[Holokaŭsto]] kaj aliaj amasmurdoj, la nocio de krimoj kontraŭ la homaro iĝis ĝenerale akceptata kategorio en la internacia juro. Tio klare montras la aperon kaj la akcepton de nocio de individua respondeco respektive la tutan homaron.
 
La filozofiaj konceptoj de [[Emmanuel Levinas]] pri etiko kaj de [[Jacques Derrida]] pri la gastigado provizas teorian kadron por la rilatoj inter homoj en iliaj ĉiutagaj vivoj kaj aparte de ĉiaj skribitaj leĝoj aŭ leĝkodoj. Por Levinas, la fundamentoj de etiko konsistas en la devo respondi al la Aliulo. Laŭ li, ne estas “universala morala leĝo”, sed nur sento de respondeco (boneco, kompato, karitato), kiun la Aliulo en stato de vundebleco elvokas. Por Derrida, la fundamento de la etiko estas gastigado, la preteco kaj la inklino bonvenigi la Aliulon en sia hejmo. Etiko, li asertas, estas gastigado. Pura, senkondiĉa gastigado estas deziro, kiu substrekas la kondiĉitan gastigadon, kiu necesas en niaj rilatoj kun aliuloj. La teorioj de Levinas kaj Derrida pri etiko kaj gastigado entenas la eblon akcepti la Aliulon kiel malsaman, sed egalrangan.
 
TriaPlia apero de kosmopolitismo post la [[Dua mondmilito]] estis tio, kiamke reage alje la [[Holokaŭsto]] kaj aliaj amasmurdoj, la nocio de [[krimoj kontraŭ la homaro]] iĝis ĝenerale akceptata kategorio en la internacia juro. Tio klare montras la aperon kaj la akcepton de nocio de individua respondeco respektive la tutan homaron.<ref>Beck, Ulrich (2006). The Cosmopolitan Vision, Cambridge: Polity Press, p. 45</ref>
 
En la postkolonia rilataro disvolviĝis en la 80-aj jaroj, ĉefe sub la influo de literatursciencistoj, kultursciencistoj kaj sociologoj kiel Bruce Robbins, Timothy Brennan, Kwame Anthony Appiah, Arjun Appadurai, James Clifford und Ulrich Beck, "nova" kosmopolitisma diskurso. Tiu ne plu apogiĝas nur al la ideo pri unuiĝinta homaro, sed provas atingi sintezon el partikularismaj kaj universalaj motivoj.
 
Filozofiaj kosmopolitistoj estas moralaj [[UniversalismoMorala universalismo|moralaj universalistoj]]: ili kredas, ke koncerne ĉiujn homojn, kaj ne nur koncerne samlandanojn aŭ samcivitanojn, validas la samaj moralaj normoj. La limoj inter nacioj, ŝtatoj, kulturoj aŭ socioj estas sekve morale sen rilateco. Vaste citata ekzempla nuntempa kosmopolito estas Kwame Anthony Appiah.<ref>Appiah, Kwame Anthony (2006), Cosmopolitanism. Ethics in a World of Strangers, London: Penguin Books</ref>
 
La kosmopolita aŭtoro Demetrius Klitou argumentas en ''The Friends and Foes of Human Rights'', ke kosmopolitismo estas granda amiko kaj necesa elemento de la [[Homaj rajtoj|homrajta]] movado. Klitou argumentas ankaŭ, ke kosmopolita "homara identeco" tiom necesas por la triumfo de homaj rajtoj, kiom eŭropa identeco por la politika [[Eŭropa Unio]].
 
Kelkaj filozofoj kaj kleruloj argumentas, ke la objektivaj kaj subjektivaj kondiĉoj, kiuj estiĝas en la nuntempa unika historia momento de estiĝanta tutplaneda civilizacia fazo, kreas latentan eblon, ke estiĝos kosmopolita identeco de tutteraj civitanoj kaj ke formiĝos [[tuttera civitana movado]].<ref>[http://www.gtinitiative.org/default.asp?action=43 GTI Paper Series] {{webarchive|url=https://web.archive.org/web/20080211182551/http://www.gtinitiative.org/default.asp?action=43 |date=2008-02-11 }} vd. ''[http://www.gtinitiative.org/documents/PDFFINALS/15Movements.pdf Dawn of the Cosmopolitan: The Hope of a Global Citizens Movement]'', paper #15, kaj ''[[Global politics|Global Politics]] and Institutions'', paper #3</ref> Tiuj objektivaj kaj subjektivaj kondiĉoj, kiuj estiĝas dum la tutplaneda fazo, inkluzivas pli bonan komunikado-teknikon, kosmonaŭtikon, la [[Tutmonda varmiĝo|tutmondan varmiĝon]] kaj aliajn ekologiajn minacojn, novajn tutterajn instituciojn, la graviĝon de [[Transnacia konzerno|transnaciaj konzernoj]] kaj la integriĝon de merkatoj, kiun oni ofte nomas ekonomia tutmondiĝo, la estiĝon de terglobaj [[Ne-Registara Organizo|NRO-oj]] kaj transnaciaj sociaj movadoj kiel la [[Monda Socia Forumo]], ktp. La tutmondiĝo, kiu estas pli ofta termino, kutime referencas pli mallarĝe al la ekonomiaj kaj komercaj rilatoj kaj ne entenas nocie la pli vastajn kulturajn, sociajn, politikajn, naturmediajn, demografiajn, valorsistemajn kaj sciorilatajn transformiĝojn, kiuj okazas.
 
Iuj nuntempaj teoriistoj proponas manierojn, per kiuj homo povas iĝi aŭ esti kosmopolita individuo.
 
Granda parto de la politika pensado de la pasintaj du jarcentoj simple premisis [[naciismo|naciismon]] kaj la kadron de la [[nacio-ŝtato]]. Nun, ĉe jam progresinta [[tutmondiĝo]] kaj faciligitaj vojaĝado kaj komunikado, kelkaj pensantoj opinias la politikan sistemon bazitan sur la nacio-ŝtato eksa, kaj la tempon matura por projekti alternativon.
=== Nuntempaj kosmopolitaj pensantoj ===
 
== Politika kaj sociologia kosmopolitismo ==