Aviadilatakoj kontraŭ Rabaul (1943): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Japanese cruiser Chikuma.jpg|eta|||Japana krozoŝipo ''Ĉikuma'' sub atako la 5an de Novembro 1943.]]
'''Aviadilatakoj kontraŭ Rabaul''' estis [[batalo]] de la [[Pacifika Fronto]] en la [[Dua Mondmilito]] okazinta ĉefe la [[11-an de novembro]] [[1943]].
 
La [[Aliancanoj]] de la [[Dua Mondmilito]] faris aeratakon kontraŭ forto de [[krozoŝipo]]j en la grava [[Japana Imperio|japana]] bazo de [[Rabaul]] en Novembro [[1943]]. Responde al la aliancana invado de [[Bougainville]], la japanoj alportis fortan aron da krozoŝipoj el Truk, ilia ĉefa ŝipbazo en la Karolinaj Insuloj ĉirkaŭ 800 mejlojn norde de Rabaul, al Rabaul en preparado por nokta batalo kontraŭ la aliancana ŝiparo de liverado kaj subtenado. Aliancanaj [[aviadilo]]j el [[aviadilŝipo]]j kaj el surteraj bazoj atakis la japanan ŝiparon, la [[flughaveno]]jn kaj havenajn instalaĵojn en la insulo [[Nova Britio]] por protekti la aliancanan amfibian invadon de Bougainville. Kiel rezulto de la aviadilatakoj kontraŭ Rabaul, la japana ŝiparo ne plu povis minaci la surteriĝojn. La sukceso de la aviadilatakoj ekŝanĝis la tre fortan kredon ke la aviadiloj el aviadilŝipoj ne povas defii la aviadilojn el la surteraj bazoj. Japanoj perdis duoble da aviadiloj ol la Aliancanoj (ĉirkaŭ 50) kaj ses krozoŝipoj rezultis tre damaĝitaj.