Kampanjo de Italio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
La saman tagon, nome la 3-a, la fortoj de Aliancanoj trapasis la [[Mesina Markolo|Mesinan Markolon]], sen trafi gravan reziston, kaj ili ekiris tra la duoninsulo [[Kalabrio]], kaj la 9an de septembro la ĉefa aliancana forto elŝipiĝis en [[Salerno]]. Tamen, Hitlero malkovris la italan ·perfidon" kaj ordonis la okupadon de Italio kaj la senarmigon de la itala armeo. Antaŭ tiu kontraŭofensivo la aliancanaj fortoj devis akre lukti kontraŭ la germanaj trupoj kiuj forpelis la elŝipiĝon por povi eliri el la strandoj de Salerno. Dume, germanaj paraŝutistoj sukcesis liberigi Mussolini kaj Hitler metis lin kiel ŝtatestro de la nova [[Itala Socia Respubliko|faŝisma ŝtato]] de la nordo de Italio, kun ĉefurbo en [[Salò]].
 
[[Dosiero:Monte Cassino.jpg|eta|||Ruinoj de la urbo [[Cassino]] post la batalo.]]
Dume, la Aliancanoj redirektis siajn klopodojn al [[Napolo]], retropelante lante la germanojn el la sudo de Italio. Tiuj, tamen, finfine organizis akran linion de defendo je la alto de la urbo [[Cassino]], je ĉirkaŭ 100 km sudoriente de Romo. Tiu linio, nomita la [[Linio Gustavo]], sukcesis haltigi la Aliancanojn el decembro 1943 ĝis majo 1944. La Aliancanoj faris serion de sangelverŝaj bataloj por trasalti tiun linion ([[Batalo de Montecassino]]).
 
{{redaktata}}
Post trapasi la Linion Gustavon la Aliancanoj eniris en Romo kaj la germana armeo retiriĝis organizite al nordo de Italio, kie ili sukcesis entranĉeigi en alia defendolinio, nome la Gotika Linio, rezistante la aliancanajn atakojn.
 
La fina aliancana ofensivo ekis la 9an de aprilo 1945, kiu sukcesis tute penetri en la germanan fronton kaj okupi la teritorion de la [[Pada Ebenaĵo]]. La germanaj trupoj klopodis retiriĝi al [[Alpoj]], sed la milito jam estis finanta. La 28a de aprilo, Mussolini kaj lia amatino [[Clara Petacci]] klopodis fuĝi al [[Svisio]], sed survoje ili estis kaptitaj fare de italaj kontraŭfaŝistoj kiuj mortpafis ilin, kaj pendumi iliajn kadavrojn kapaltere en la Piazzale Loreto de [[Milano]]. La germana armeo en Italio kapitulacis finfine la 2an de majo 1945.
 
{{Dua mondmilito}}
{{Bibliotekoj}}
 
[[Kategorio:Dua mondmilito]]
[[Kategorio:Italio en la Dua mondmilito]]
[[Kategorio:Britio en la Dua mondmilito]]
[[Kategorio:Eŭropa militteatro de la Dua mondmilito]]
[[Kategorio:Kanado en la Dua mondmilito]]
[[Kategorio:Francio en la dua mondmilito]]
[[Kategorio:Grekio en la Dua mondmilito]]
[[Kategorio:Pollando en la Dua mondmilito]]
[[Kategorio:Usono en la Dua mondmilito]]
[[Kategorio:Mediteranea militteatro de la Dua mondmilito]]