WIR-Banko-Kooperativo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
En la jaro 1936 la WIR-Kooperativo ricevis la statuson de [[banko]].
 
Dum la monda ekonomia krizo en la 1930-aj jaroj kaj la kun ĝi ligita malgranda likvideco entreprenoj retenis sian monon anstataŭ reinvesti ĝin, kio ankoraŭ plifortigis la malsufiĉon de la monkvanto. Per la fondo de la '''Ekonomiringo-KooperatvioKooperativo''' (germane ''Wirtschaftsring-Genossenschaft'', mallonge '''WIR''') memstaraj laboristoj kaj etentreprenoj reagis al tiu krizo per memhelporganizaĵo. Por agi kontraŭ la monmanko oni kreiiskreis la komplementan valuton WIR, kiu baziĝas sur la libermona teorio de [[Silvio Gesell]]. La valoro de WIR (oficiala mallongigo laŭ [[ISO 4217]] = CHW) estas ligita al la svisa franko (1 CHW = 1 CHF). Ĉefa eco estas la seninterezeco. La bonhavoj en CHW ne ricevas interezon. Tio estas por instigo de pli rapida reinvesto de la mono kaj krei ekonomian aktivecon inter la partoprenantoj de la sistemo, kio estas etaj kaj mezgrandaj entreprenoj plej parte en [[Svislando]]. Dum la unuaj 14 jaroj oni ne nur ne pagis interezon sed oni al la WIR-bonhavoj ŝarĝis negativan interezon en la senco de [[negativa mono]]. Per tiu cirkuligcertigo oni volis ankoraŭ fortigi la instigon al rapida reinvesto de la WIR-bonhavoj. La cirkuligcertigo estis nuligita en la jaro [[1948]], sed ankoraŭ hodiaŭ WIR-bonhavoj ne donas interezojn.
 
1998 la WIR-Kooperativo ŝanĝis sian nomon al WIR-Banko-Kooperativo. Krom ordinara bankaktiveco la banko plufunkciigas la WIR-sistemon, kies celo estas la prosperigo de etaj kaj mezgrandaj entreprenoj.