Kosmopolitismo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 14:
==Etimologio==
La vorto devenas de la [[antikva greka lingvo|malnov-greka]] κοσμοπολίτης, t.e. ''kosmopolitês'' derivita el κόσμος, [[kosmo|kosmos]], t.e. "mondo", "universo" or "kosmo", kaj πολίτης, "''politês''", t.e. "civitano" aŭ "urbano". En la aktuala uzado ĝi difiniĝas kiel "[[mondcivitano]]".<ref>{{citaĵo el la reto|titolo=κοσμοπολίτης|url=http://www.perseus.tufts.edu/hopper/text?doc=Perseus:text:1999.04.0057:entry=kosmopoli/ths|eldoninto=A Greek–English Lexicon ĉe The Perseus Project}}.</ref><ref>{{citaĵo el la reto|titolo=cosmopolitan|url=http://www.etymonline.com/index.php?term=cosmopolitan&allowed_in_frame=0}} {{citaĵo el la reto|titolo=cosmopolite|url=http://www.etymonline.com/index.php?term=cosmopolite&allowed_in_frame=0|eldoninto=
==Difinoj==
Difinoj de kosmopolitismo kutime ekiras de la greka etimologio de "mondcivitano". Tamen, kiel Appiah atentigas, "mondo" en la origina senco signifis "kosmo" aŭ "universo", ne la Tero, kiel la nuntempa uzado premisas.<ref>Kwame Anthony Appiah, ''Cosmopolitanism: Ethics in a World of Strangers'', W.W. Norton, New York, 2006, p. xiv.</ref> Unu difino, kiu traktas tiun demandon, troviĝas en lastatempe aperinta libro pri la politika [[tutmondiĝo]]:
<blockquote>
Kosmopolitismo difineblas kiel tergloba politiko, kiu, unue, projektas sociecon de komuna politika engaĝigo inter ĉiuj homoj trans la terglobo, kaj, due, proponas, ke tiu socieco estu aŭ etike aŭ organize privilegiita super aliaj formoj de socieco.<ref>{{Citaĵo el libro | jaro= 2014 | familia nomo= James | persona nomo= Paul
</blockquote>
Linio 29:
[[File:Waterhouse-Diogenes.jpg|thumb|Diogeno]]
Kosmopolitismo estas respurebla ĝis la fondinto de la cinikisma movado en la antikva Grekio, [[Diogeno la Cinika|Diogeno de Sinopo]] (ĉ. 412 a.K.). Pri Diogeno oni diris: "Demandite, de kie li devenas, li respondis: "'Mi estas mondcivitano' (greke ''kosmopolitês'')".<ref>
=== Modernaj kaj nuntempaj kosmopolitaj pensantoj ===
Linio 47:
La kosmopolita aŭtoro Demetrius Klitou argumentas en ''The Friends and Foes of Human Rights'', ke kosmopolitismo estas granda amiko kaj necesa elemento de la [[Homaj rajtoj|homrajta]] movado. Klitou argumentas ankaŭ, ke kosmopolita "homara identeco" tiom necesas por la triumfo de homaj rajtoj, kiom eŭropa identeco por la politika [[Eŭropa Unio]].
Kelkaj filozofoj kaj kleruloj argumentas, ke la objektivaj kaj subjektivaj kondiĉoj, kiuj estiĝas en la nuntempa unika historia momento de estiĝanta tutplaneda civilizacia fazo, kreas latentan eblon, ke estiĝos kosmopolita identeco de tutteraj civitanoj kaj ke formiĝos [[tuttera civitana movado]].<ref>[http://www.gtinitiative.org/default.asp?action=43 GTI Paper Series],
Iuj nuntempaj teoriistoj proponas manierojn, per kiuj homo povas iĝi aŭ esti kosmopolita individuo.
Linio 53:
Granda parto de la politika pensado de la pasintaj du jarcentoj simple premisis [[naciismo|naciismon]] kaj la kadron de la [[nacio-ŝtato]]. Nun, ĉe jam progresinta [[tutmondiĝo]] kaj faciligitaj vojaĝado kaj komunikado, kelkaj pensantoj opinias la politikan sistemon bazitan sur la nacio-ŝtato eksa, kaj la tempon matura por projekti alternativon.
==
Ulrich Beck (nask. 1944-05-15) estas sociologo, kiu elmetis la novan koncepton de kosmopolita kritika teorio en rekta opozicio kontraŭ la tradicia politiko de la nacia ŝtato. La teorio de la nacia ŝtato vidas potencrilatojn nur inter malsamaj ŝtataj agantoj, kaj ekskludas tergloban ekonomion aŭ subordigas ĝin al la modelo de la nacia ŝtato. La kosmopolitismo vidas la tergloban kapitalon kiel eblan minacon al la nacia ŝtato kaj situigas ĝin interne de meta-potenca ludo, en kiu tuttera kapitalo, ŝtatoj kaj la civila socio estas la ludantoj. Gravas distingi inter la kosmopolitismo de Beck kaj la ideo de monda ŝtato. Por Beck, la trudo de unika monda ordo devas esti konsiderata hegemonia en la plej bona kazo kaj etnocentrisma en la plej malbona.
Linio 59:
Aliaj aŭtoroj imagas kosmopolitan mondan ordon, kiu preteriras la hodiaŭan koncepton de naciaj ŝtatoj. Tiuj akademiuloj argumentas, ke vere kosmopolita identeco de la tergloba civitano enradikiĝos kaj malgravigos la naciajn identecojn. La formiĝo de tergloba civitana movado kondukus al la establo de demokatiaj tutteraj institucioj, kreante spacon por tutteraj politikaj diskurso kaj decidoj, kio siavice refortigus la ideon de civitaneco sur la tuttera nivelo.
==
La nocio ''kosmopolitismo'' fariĝis retorika armilo, kiun naciistoj uzadas kontraŭ “fremdaj” ne-ortodoksaj ideoj. Ofte oni akuzis eŭropajn judojn esti “[[senradika kosmopolitismo|senradikaj kosmopolitoj]]”.<ref>Michael L. Miller kaj Scott Ury, "Cosmopolitanism: the end of Jewishness?" ''European Review of History—Revue européenne d'histoire'' 17.3 (2010): 337-359 [http://www.tandfonline.com/doi/abs/10.1080/13507486.2010.481923 abstract].</ref> [[Stalin]] en parolado farita en Moskvo en 1946 atakis verkojn, en kiuj “la pozitiva sovetia heroo estas primokata kaj malplivalora respektive ĉion fremdan, kaj la kosmopolitismo, kontraŭ kiu ni ĉiuj batalis ekde la tempo de Lenin, estas multfoje aplaŭdata.”<ref>Jeff Greenfield, "The Ugly History of Stephen Miller’s ‘Cosmopolitan’ Epithet: Surprise, surprise—the insult has its roots in Soviet anti-Semitism." [http://www.politico.com/magazine/story/2017/08/03/the-ugly-history-of-stephen-millers-cosmopolitan-epithet-215454 ''Politico''] 2017-08-03</ref> Kosmopolitismon oni rigardis en siadifine socialismaj ŝtatoj kiel ideologion de la burĝaro, kiu en sia aktuala formo estas reakcia, kontraŭnacia kaj imperiisma. Oni klare diferencigis inter ĝi kaj la pozitive konotaciita [[socialisma internaciismo]]. En la 21-a jarcento tiu epiteto fariĝis batalnocio uzata de [[Vladimir Putin]] en Rusio kaj de naciistoj en Hungario kaj Pollando.<ref>Jeff Greenfield, "The Ugly History of Stephen Miller’s ‘Cosmopolitan’ Epithet"</ref> Tre aktuale, [[Stephen Miller]], altranga politika konsilanto en la registaro de [[Donald Trump]], publike kritikis la raportiston [[Jim Acosta]] de [[CNN]] kiel homon, kiu montris “kosmopolitan kliniĝon” dum diskuto pri la nova plano pri enmigrado de la registaro.<ref>"What 'Cosmopolitan Bias' Really Means" [https://www.citylab.com/equity/2017/08/whats-the-matter-with-cosmopolitan-bias/535746/]</ref>
== Kosmopolitismo,
== Kritiko je kosmopolitismo ==
Kelkaj kritikantoj de la kosmopolitismo, ekzemple [[Komunumismo|komunumistoj]] kaj [[Naciismo|naciistoj]], opinias, ke nacia aparteno gravas por la identeco de homo, kaj ke kosmopolitismo senigas homojn je grava elemento de socia vivplenumiĝo kaj apartenado. Kritikantoj de la morala kosmopolitismo argumentas, ke lojaleco al
== Vidu ankaŭ ==
|