Batalo en Golfo de Imperiestrino Auguste: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[File:The landing at Empress Augusta Bay, Bougainville.jpg|thumb|right|Usonaj marsoldatoj sur surterigaj boatoj en Golfo de Imperiestrino Auguste​.]]
La '''Batalo en Golfo de Imperiestrino Auguste''', en la 1a–2a de Novembro [[1943]] – konata ankaŭ kiel '''Batalo en Golfo Gazelle''', '''Operaco Cherry Blossom''', kaj en japanaj fontoj kiel '''Marbatalo ĉe Bougainville''' (ブーゲンビル島沖海戦) – estis [[marbatalo]] luktita ĉe la insulo Bougainville en la [[Golfo de Imperiestrino Auguste]].<ref>Laŭ la imperiestrino [[Auguste Viktoria von Schleswig-Holstein-Sonderburg-Augustenburg]].</ref> La marbatalo estis rezulto de aliancanaj surteriĝoj en najbara insulo [[Bougainville]] en la unua militagado en la [[kampanjo de Bougainville]] en la [[Pacifika Fronto]] de la [[Dua Mondmilito]] kaj povas ankaŭ esti konsiderata parto de la kampanjoj de [[Kampanjo de Salomonoj|Salomonoj]] kaj [[Kampanjo de Nov-Gvineo|Nov-Gvineo]]. La batalo estis grava parto de pli ampleksa aliancana strategio – konata kiel Operaco Cartwheel – cele al izolado kaj ĉirkaŭo de la ĉefa japana bazo en [[Rabaul]]. La intenco esti establi strandokapon en Bougainville, ene de kiu [[flughaveno]] estu konstruita.
 
La marbatalo okazis en la fino de la unua tago de la surteriĝoj ĉirkaŭ Kabo Torokina, kiam la japanoj eligis grandan forton el Rabaul en klopodo ripeti la sukceson, kiun ili atingis en [[Batalo ĉe insulo Savo|insulo Savo]] en Aŭgusto 1942, responde al aliancanaj amfibiaj surteriĝoj en oriento de [[Salomonoj]]. Finfine, la protekta forto de usonaj militŝipoj kapablis haltigi la japanan forton kaj la surteriĝoj ĉirkaŭ Kabo Torokina estis sukcesaj.