Batalo de Lejtea Golfo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
La '''Batalo de Lejtea Golfo''' aŭ de la '''Golfo de Lejteo''' (en [[angla]]: ''Battle of Leyte Gulf'', en [[filipina]]: ''Labanan sa Golpo ng Leyte'') estas ĝenerale konsiderata kiel la plej granda [[marbatalo]] de la [[Dua Mondmilito]] kaj, laŭ kelkaj kriterioj, eble ankaŭ la plej granda marbatalo de la historio.<ref> Woodward, C. Vann (1947). The Battle for Leyte Gulf. New York: Macmillan. ISBN 1-60239-194-7. </ref><ref>[https://online.norwich.edu/academic-programs/masters/military-history/resources/infographics/the-largest-naval-sea-battles-in-military-history "The Largest Naval Battles in Military History: A Closer Look at the Largest and Most Influential Naval Battles in World History".] Military History. Norwich University. Alirita la 9an de Decembro 2018. </ref>
 
Ĝi okazis en akvoj ĉe la [[Filipinoj|filipinaj]] insuloj [[Lejteo]], [[Samaro]] kaj [[Luzono]], en la 23a–26a de Oktobro 1944, inter kombinitaj fortoj de [[Usono]] kaj [[Aŭstralio]] kaj de la Imperia Japana Ŝiparo. La 20an de Oktobro, usonaj trupoj [[Batalo de Lejteo|invadis la insulon Lejteon]] kiel parto de strategio cele al izolado de [[Japanio]] el la landoj kiujn ĝi estis okupintaj en [[Sudorienta Azio]], kaj partikulare senigante la japanajn fortojn el [[naftindustrio]]. La Imperia Japana Ŝiparo uzis preskaŭ ĉiujn el siaj restintaj ĉefaj militŝipoj en klopodo venki la aliancanan invadon sed ĝi estis forpelita de la usonaj 3a kaj 7a flotoj. La japanoj malsukcesis plenumi sian celon, suferis fortajn perdojn, kaj neniam poste navigis al batalo en komparebla forto. La majoritato de iliaj survivantaj pezaj ŝipoj, senigitaj je [[benzino]], restis en siaj bazoj por la cetero de la [[Pacifika Milito]] kaj suferis sub peza subtenita aeratako.<ref> Fuller, John F. C. (1956). The Decisive Battles of the Western World. III. London: Eyre & Spottiswoode. </ref><ref> Morison, Samuel E. (1956). "Leyte, June 1944 – January 1945". History of United States Naval Operations in World War II. XII. Boston: Little & Brown. </ref>
 
La batalo konsistis el kelkaj apartaj konfliktoj inter la malmikoj: nome [[Batalo de la Sibujana Maro]], la [[Batalo de markolo Surigao]], la [[Batalo de Kabo Engaño]] kaj la [[Batalo ĉe Samaro]], same kiel aliaj militagoj.<ref>[http://www.worldwar2facts.org/battle-of-leyte-gulf.html "Battle of Leyte Gulf".] World War 2 Facts. Alirita la 17an de Januaro 2014. </ref>