Inocento Seriŝev: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
e strukturado
Linio 3:
'''Inocento SERIŜEV''' (nomata ankaŭ '''Innokentii SERYSHEV'''; naskiĝis la {{daton|15|aŭgusto|1883}} en [[Kudara]]; mortis la [[23-an de aŭgusto]] [[1976]] en [[Aŭstralio]]) estis [[rusa esperantisto]], grek-[[ortodoksismo|ortodoksa]] pastro kaj pedagogo.
 
== Persona vivo ==
De 1906 ĝis 1917 li laboris kiel pastro en [[Siberio]]. Li okupis sin multe pri popoleduko. Dum [[caro|cara]] reĝimo li sidis en la malliberejo pro politika akuzo kaj [[Sovetio]]n li forlasis „pro ruĝa despotismo kaj arbitro“. Tri jarojn li loĝis en [[Japanujo]], esploris la japanan eduksistemon kaj por tio piede vojaĝis 200 [[mejlo]]jn. Poste li loĝis en [[Sydney]].
 
== En Esperantujo ==
Li estis esperantisto de 1910. Li estis unu el pioniroj de Esperanto en Siberio. En 1910 li faris kune kun sia fratino ([[Varvara N. Seriŝeva]]) rondvojaĝon tra 13 landoj de Eŭropo per Esperanto. Ĉiam, ĉie kaj ĉiel li propagandis Esperanton per multaj paroladoj, artikoloj, propaganadaj broŝuroj kaj kursoj. Ĉiuj familianoj estis Esperantistoj. Li kunlaboris al ''[[Internacia Socia Revuo]]'' kaj aliaj Esperanto-gazetoj. Li aperigis 250-paĝan verkon pri ''Siberio'' (originalaj kaj tradukitaj verkaĵoj), 1914, kaj du centpaĝajn volumojn de revuo ''[[Oriento]]'', [[Ĥarbin]] 1925. Ampleksaj originalaj kaj tradukitaj verkoj en manuskripto.
 
== Eksteraj ligiloj ==
*[http://cs-people.bu.edu/butta1/martyrs/orthodox.cn/history/seryshev_en.htm Rus- kaj Anglalingva biografio]
*[http://cs-people.bu.edu/butta1/martyrs/orthodox.cn/history/seryshev.pdf Ampleksa listo de liaj publikaĵoj] (''Museum of Russian Culture'', San Francisco)