Preĝejo Sankta Kruco (Szombathely): Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
preĝejo
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 10:05, 13 dec. 2018

Ŝablono:Informkesto preĝejo

La kalvaria preĝejo Sankta Kruco estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en Szombathely.

Historio

La kalvaria preĝejo estis konstruita en nekonata tempo. La unua mencio okazis en 1730. Ĝi estis plurfoje trakonstruita, lastfoje en 1903. Apud la kirko la karmelanoj konstruis monaĥejon. La monaĥinoj estis forigitaj en 1950, poste la monaĥejo estis ŝtata oficejo. Depost fino de la socialismo la eklezio rericevis la konstruaĵon. En 1992 la monaĥejo estis pligrandigita, la nuna funkcio estas katolika akademio.

Konstruaĵo

La preĝejo situas sur montetopinto kune kun la monaĥejo. El la piedo de la monteto kuras ŝtupara vojeto al la preĝejo, apude estas videblaj la 14 stacioj. Fine de la vojeto estas enirejo de la preĝejo. Malsupre en mezo de la fasado la ĉefenirejo funkcias, pli supre 3 malplenaj niĉoj estas videblaj. La plej supre altiĝas la turo, kiu havas bulboforman pinton. Antaŭ la fasado granda kruco estas videbla. La navo finiĝas en duonronda absido. La navo kontaktiĝas kun tre granda sakristio.