Lingvoekonomiko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Steurs
eNeniu resumo de redakto
Linio 3:
La esplortereno de lingvoekonomiko bone resumeblas en recenzo pri la libro 'Lingvo kaj ekonomiko' de la germana socilingvisto [[Florian Coulmas]]: ĝi diskutas "la multajn vojojn laŭ kiu [[lingvo]] kaj [[ekonomio]] interrilatas, kiel ekonomiaj evoluoj influas la aperon, disvastiĝon aŭ malpliiĝon de lingvoj; kiel lingvaj kondiĉoj faciligas aŭ malhelpas la ekonomian procezon; kiel [[multlingvismo]] kaj socia abundo estas interilatitaj; kiel kaj kial lingvo kaj [[mono]] plenumas similajn funkciojn en modernaj socioj; kial la disponeblo de [[norma lingvo]] estas [[kompara avantaĝo]]; kiel la neegala distribuo de lingvoj en plurlingvaj socioj zorgas por ekonomia malegaleco; kiel la ekonomia valoro de lingvoj povas esti taksita; kial lingvoj havas internan ekonomion kaj kiel ili adaptas al la postuloj de la ekstera ekonomio. Lingvisto Florian Coulmas montras kiel lingvo estas la rimedo de komerco, valoraĵo en ĝi mem kaj foje baro al komerco".<ref name=":0">{{Cite book|title=Language and economy|last=Coulmas|first=Florian|publisher=Blackwell Publishers|year=1992|isbn=978-0631185246|edition=|location=Oxford|pages=|via=}}</ref> La libro "''Taal is business''" de Frieda Steurs donas superrigardon pri la povo de lingvo, pri la sociaj kaj ekonomiaj aspektoj de lingvo kaj pri la efiko de lingvo sur la ekonomio kaj la socio<ref>(nederlanda) Dries Debackere, ''[https://www.taalsector.be/cms/85-over-de-taalsector/3680-nieuw-boek-over-de-economische-waarde-van-taal-taal-is-business Nieuw boek over de economische waarde van taal, taal is business]'' (nova libro pri la ekonomia valoro de lingvo, lingvo estas komerco), </ref>.
 
La libro de Michele Gazzola kaj Arne Wickström: "''The Economics of Language Policy''" (La ekonomiko de lingvopolitiko) donas ampleksan superrigardon pri la esplortereno de lingvoekonomio kaj multlingvan bibliografion kun 500 titoloj<ref>[http://www.esperantic.org/wp-content/uploads/2015/09/ipi99-fina-versio.pdf Gazzola kaj Wickström pri ekonomio de lingvarpolitiko] (PDF). ''Informilo por Interlingvistoj''. CED: p. 12–13, aprilo 2016. [[International Standard Serial Number|ISSN]] [https://www.worldcat.org/issn/1385-2191 1385-2191].</ref>.
 
== Elektita literaturo ==