Batalo de Golfeto Milne: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
 
Spite suferi gravan frapon en la komenco, kiam parto de la malgranda invadoforto estis detruita de aliancana aviadilaro dum ili klopodis surteriĝi sur la marbordo antaŭ la aŭstraliaj defendantoj, la [[japanoj]] rapide entrudiĝis internen kaj ekantaŭeniris al la aerodromoj. Sekvis akra luktado kiam ili trafis la aŭstraliajn [[milico|milicajn]] [[trupo]]jn kiuj formis la unuan linion de defendo. Tiuj trupoj estis konstante repelitaj, sed la aŭstralianoj metis veteranajn unuojn de la Dua Aŭstralia Imperia Forto kiujn la japanoj tute ne atendis. Aliancana aersupereco helpis suriri la ekvilibron, havigante fortan apogon al luktantaj trupoj kaj cele al la japana [[logistiko]]. Vidante sin forte nombrosuperitaj, sentante mankojn de liveraĵoj kaj suferante fortajn perdojn, la japanoj retiris siajn fortojn, kaj lukto finis la 7an de septembro 1942.
 
La batalo estas ofte priskribita kiel la unua ĉefa batalo de la [[Pacifika Fronto]] en kiu trupoj de Aliancanoj klare venkis super japanaj terfortoj. Kvankam japanaj terfortoj jam estis suferintaj surlokajn frapojn aliloke en la Pacifiko antaŭe en la milito, malkiel ĉe Golfeto Milne, tiuj dekomencaj militagoj ne estis devigintaj ilin retiriĝi komplete kaj abandoni sian strategian celon. Golfeto Milne montris la limojn de la japana kapablo etendiĝi uzante relative malgrandajn fortojn antaŭ pliiĝante pli grandaj aliancanaj trupkoncentraĵoj kaj aerkomandoj. Kiel rezulto de la batalo, la moralo de Aliancanoj plialtiĝis kaj Golfeto Milne disvolviĝis kiel grava bazo de Aliancanoj, kiu estis uzata por munti postajn operacojn en la regiono.
{{redaktata|Kani}}