Sieĝo de Tobruko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''Sieĝo de Tobruko''' daŭris 241 tagojn, post la fortoj de la [[Akso Romo-Berlino-Tokio|Akso]] antaŭeniris tra [[Cyrenaica|Cirenaiko]] el El Agheila en la Operaco ''Sonnenblume'' (sunfloro) kontraŭ fortoj de [[Aliancanoj]] en [[Libio]], dum la Dezerta Kampanjo (1940–1943) de la [[Dua Mondmilito]], en [[1941]]. Fine de 1940, la Aliancanoj estis venkintaj super la Itala 10a Armeo dum la Operaco ''Compass'' (9a de decembro 1940 – 9a de februaro 1941) kaj kaptintaj ties restaĵojn ĉe Beda Fomm. Dum la komenco de [[1941]], multo de la Okcidentdezerta Forto estis sendita al la kampanjoj de Grekio kaj Sirio. Ĉar la germanaj trupoj kaj italaj plifortigoj atingis Libion, restis nur skeleto de la fortoj de la Aliancanoj, kun malbonaj ekipaĵaro kaj liveraĵoj.
{{redaktata|Kani}}
La Operaco ''Sonnenblume'' (6a de februaro – 25a de majo 1941), devigis la Aliancanojn al retiriĝo al la landlimo kun Egiptio. Soldataro, konsistanta ĉefe el la 9a Aŭstralia Divizio (Leŭtenant-Generalo Leslie Morshead) restis ĉe [[Tobruk]], por malhavigi la havenon al la Akso, dum la Okcidentdezerta Forto reorganiziĝis kaj preparis kontraŭ-ofensivon. La sieĝo de Tobruko fare de la Akso startis la 10an de aprilo, kiam la haveno estis atakita de forto estrita de la Leŭtenant-Generalo [[Erwin Rommel]] kaj pluis dum tri liberigaj klopodoj, nome Operaco ''Brevity'' (15a–16a de majo), Operaco ''Battleaxe'' (15a–17a de junio) kaj Operaco ''Crusader'' (18a de novembro – 30a de decembro). La okupo de Tobruko senigis la Akson el liverhaveno pli proksima al la limo Egiptio–Libio ol [[Bengazi]], je 900 km okcidente de la landlimo kun Egiptio, kiu estis ene de la atingo de la bombaviadiloj de la RAF; [[Tripoli]] estis je 1 500 km okcidente en [[Tripolio]].
{{redaktata|Kani}}