Epeio (filo de Endimiono): Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun ''''Epeio''' (malnovgreke Ἐπειός Epeiós) estas en greka mitologio filo de Endimiono kaj lia edzino Asterodia (edzino de...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 21:09, 19 dec. 2018

Epeio (malnovgreke Ἐπειός Epeiós) estas en greka mitologio filo de Endimiono kaj lia edzino Asterodio (laŭ aliaj versioj Ĥromio aŭ Hiperipo.

Epeios havis tri gefratojn, fratojn Paionon kaj Etolon kaj fratinon Eŭrikidon. Kiam la fratoj plenkreskis, ilia patro decidis, ke lia posteulo estos tiu el ili, kiu venkos en kurkonkurso en Olimpikaj Ludoj. Venkis Epeio kaj tiel post sia patro konkeris tronon en Elidio.

Elidianoj poste dum lia regado sian landon nomigis laŭ li. Juna reĝo edziĝis kun Anaksirhoo, filino de Korono. Al la geedzoj naskiĝis filino Hirmino, kiu pli malfrue edziniĝis al Lapito Forbo.


Epeio regis nelonge, mortis juna sen vira posteulo. Lia sekvanto fariĝis frato Etolo.


Fonto

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Epeios (syn Endymióna) en la ĉeĥa Vikipedio.