Komunlingva nomo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Vida redakto Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Linio 1:
'''Komuna nomo''' aŭ '''popola''' '''nomo''' estas nomo de ĝenerala uzo ene de komunumo, plej ofte lingva, sed ne nepre kaj nur; ĝi plej ofte kontrastas kun la [[scienca nomo]]. La komuna nomo ne necese estas ''komune uzata'' nek necese estas konsiderata malpli ĝusta ol la scienca nomo (kiel "komuna" povus sugesti), sed male ĉe ĉiu scienca nomo povas esti respektiva komuna nomo, ekzemple [[Neĝopasero]], ''Montifringilla nivalis''.
 
Sovaĝaj plantoj en ĉiuj lingvoj estas ĉe la popolo pli konataj kaj nomataj per popola, komuna nomo ol per la scienca nomo. Tiuj sciencaj, latinecaj nomoj, estas precipe konataj kaj uzataj de scienculoj, botanikistoj. La sciencaj nomoj ne estas tiel firmaj kaj definitivaj kiel laikuloj pensas. Por iuj plantoj ekzistas deko da sinonimoj, ĉar oni devis konkludi ke la planto apartenas al alia genro de sama aŭ alia plantofamilio ol oni supozis. Tiel ekzemple la arbarhiacinto (popola nomo!) aŭ Scilo senlitera (''Scilla'' ''non'' ''scripta''), originale de genro ''Endymion'' poste iĝis ''Scilla'', poste ''Hyacinthoides'' kaj poste denove, sed verŝajne ne definitive - oni daŭre diskutas - '''''Scilla'''''. Intertempe la popolaj nomoj ne ŝanĝiĝis. Longan liston de sinonimoj estas trovebla ĉe la Korfloretoj.
 
 
[[Kategorio:Nomenklaturo]]