Kreola lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 11:
 
== Esperanto kaj kreolaj lingvoj ==
[[Bernard Golden]], en sia artikolo ''Piĝinoj, kreolaj lingvoj kaj planlingvoj'',<ref name="Golden1988">{{citaĵo el libro|aŭtoro=Bernard Golden|ĉapitro=Piĝinoj, kreolaj lingvoj kaj planlingvoj|origindato=1988|titolo= ''[[Interlingvo inter Lingvoj. Prilingvaj Eseoj]]'' |eldoninto=[[UEA]]|loko=[[Roterdamo]]|dato=2015|isbn=978-92-9017-123-2|paĝoj=29–46}}</ref> eliras el la konceptoj de [[piĝino]]j kiel porokazaj helplingvoj, nenies gepatraj lingvoj kaj kreolaj lingvoj kiel jam primaraj lingvoj devenaj el piĝinoj. Tradicie [[lingvisto]]j iom malatentis ilin, kvankam ja ili konstituas interesajn lingvajn fenomenojn, kaj fakte modelojn por planlingvoj, kiuj siavice plej ofte havas piĝinajn interetnajn celojn, kaj same kiel ili estas mikslingvoj. Kreolaj plej ofte estas facilaj lingvoj mikse inventitaj de filoj de parolantoj de piĝinoj. Tre interesaj kazoj de tiaj lingvoj estas [[papiamento]] kaj [[svahila lingvo|la svahila]].
 
Esperanto povus profiti el tiaj fenomenoj, se ĝi pligrandigas sian facilecon kaj piĝinecon, dum povas esti malhelpita en sia etendiĝo pro alproksimiĝo al funkciado de nacilingvoj. Paŝoj al tiu piĝiniĝo estus la bazaj vortaroj kaj evito de gramatikaj komplikaĵoj de la "trunko" de [[Kalocsay]], la facila lingvaĵo de la revuo ''[[Kontakto]]'' aŭ la Zagreba Metodo.