Okupacio de Japanio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
La '''Okupacio de Japanio''' fare de [[Aliancanoj]] fine de la [[Dua Mondmilito]] estis estrita de la Generalo [[Douglas MacArthur]], nome [[Supera Komandanto de la Aliancaj Armeoj]], kun subteno de la [[Brita Komunumo]]. Malkiel ĉe la [[Okupacio de Germanio]], [[Sovetunio]] ne estis rajtigita influi super [[Japanio]]. Tiu eksterlanda ĉeesto markis la nuran fojon en la [[historio de Japanio]] kiam ĝi estis okupaciita de eksterlanda potenco.<ref> The Metropolitan Museum of Art. [https://www.metmuseum.org/toah/ht/11/eaj/ht11eaj.htm "Heilbrunn Timeline of Art History: Japan, 1900 a.d.–present".] Alirita 2009-02-01. </ref> La lando iĝis [[parlamenta demokratio]] kiu kongruis kun la prioritatoj de la 1930-aj jaroj en la tiam nova politiko "[[New Deal]]" de [[Roosevelt]].<ref> Theodore Cohen, kaj Herbert Passin, ''Remaking Japan: The American Occupation as New Deal'' (Free Press, 1987). </ref> Tiu okupacio, kun [[kodonomo]] ''Operaco Nigra Listo'',<ref> Takemae, E. (2003). The Allied Occupation of Japan. Continuum International Publishing Group. ISBN 9780826415219. </ref> finis per la [[San-Francisko Pactraktato]], subskribita la 8an de septembro, 1951, kaj valida el la 28a de aprilo, [[1952]], post kio la suvereneco de Japanio – kun la escepto, ĝis 1972, de la [[Rjukjua Insularo]] – estis tute restaŭrita.
 
==Unuaj decidoj==
Tuj post la [[kapitulaco de Japanio]], MacArthur alvenis en Tokio la 30an de aŭgusto, kaj tuj dekretis kelkajn leĝojn. Neniu Aliancano rajtis ataki japanon. Neniu Aliancano rajtis manĝi la malabundan manĝon de japanoj. Svingi la [[flago]]n ''[[Hinomaru]]'' aŭ "Aperanta Suno" estis dekomence limigita (kvankam privatuloj kaj registaraj oficejoj rajtis peti permeson svingi ĝin). Tiu limigo estis parte mildigita en [[1948]] kaj komplete nuligita la venontan jaron.
 
La 2an de septembro, 1945, Japanio formale subskribis la tekston de la [[Japana Dokumento de Kapitulaco]]. Jam la 2an de septembro, la [[Usona Prezidento]] [[Harry Truman]] aprobis dokumenton<ref> tekstoTeksto de "US Initial Post-Surrender Policy for Japan" en Department of State Bulletin, 23a de septembro, 1945, pp. 423–427. </ref> La dokumento markis du ĉefajn celojn por la okupacio: (1) elimini la Japanan militeblon kaj (2) turni Japanion en demokratec-stila lando kun tendenco al la nova sistemo de [[Unuiĝintaj Nacioj]]. Kvankam teorie estus konsilantaro de Aliancanoj kiu regos la transiran sistemon, praktike estis MacArthur mem kiu diktatore kaj persone regis kaj la landon kaj la finigon de la milito.
 
==Teritorioj==
Dum la milito, la Aliancanoj estis planintaj dividi Japanion inter ili por la celoj de la okupacio, kiel fakte oni faris por la [[Okupacio de Germanio]]. Tamen MacArthur mem ricevis rektan kontrolon super la ĉefaj insuloj de Japanio (nome [[Honŝuo]], [[Hokaido]], [[Ŝikokuo]], kaj [[Kjuŝuo]]) kaj la tuj ĉirkaŭaj insuloj, dum la eksterlandaj posedoj estis dividitaj inter la Aliancaoj jene:
 
*[[Sovetunio]]: [[Norda Koreio]] (ne kompleta okupacio), Suda [[Saĥaleno]], kaj la [[Kurila Insularo]]
*[[Usono]]: [[Suda Koreio]] (ne kompleta okupacio), [[Okinavo]], [[Amamioj]], [[Ogasavaroj]] kaj Japanaj posedoj en [[Mikronezio]]
*[[Respubliko Ĉinio (1912–49)|Ĉinio]]: [[Tajvano]] kaj [[Penghuoj]]
 
[[File:Macarthur hirohito.jpg|thumb|left|upright|alt=two men standing in a black and white portrait|Foto de Gaetano Faillace montranta Douglas MacArthur kaj imperiestron Hirohito.]]
Ne klaras kial la okupacia plano ŝanĝiĝis. Plej oftaj teorioj indikas al pliigita povo de Usono post la disvolvigo de la [[atombombo]], la plej granda malfido de Truman pri Sovetunio kompare kun Roosevelt, kaj pliiĝanta deziro limigi la sovetan influon en [[Orienta Azio]] post la [[Jalta Konferenco]].
 
Sovetunio havis intencon okupacii Hokkaidō.<ref name="autogenerated3">Hasegawa 2005, 271''ff''.</ref> Tiuokaze, eble ĝi estus iĝante [[komunisma ŝtato]] en la soveta zono de okupacio. Tamen, malkiel ĉe la sovetaj okupacioj de [[Orienta Germanio]] kaj de [[Norda Koreio]], tiuj planoj estis frustraciitaj pro kontraŭo fare de Truman.<ref name="autogenerated3" />
{{redaktata|Kani}}