Maraj popoloj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''Maraj popoloj''', aŭ '''Popoloj de la Maro''', estis alianco de maristaj rabistoj (do [[pirato]]j) de la [[Egea Maro|Egea]] kaj [[Tirena Maro]]j, kiuj navigis ĉirkaŭ la orienta [[Mediteraneo]] kaj invadis [[Malgrandazio]]n, [[Sirio]]n, [[Kanaano]]n, [[Kipro]]n kaj [[antikva Egiptio|Egiption]] fine de la [[bronzepoko]].
 
La Maraj Popoloj estas dokumentitaj fine de la [[deknaŭa dinastio de Egiptio]]. Ili kaŭzis la [[Batalo de la Nildelto|batalon de la Nildelto]] dum la kvina regojaro de [[Ramseso la 3-a]] de la [[dudeka dinastio de Egiptio]], kaj apartsaparte graviĝis dum la oka regojaro de Ramsesoli kiam ili provis eniri kaj kontroli la teritorion de [[Egiptio]]. Inter la Maraj Popoloj identigitaj en la egiptaj registroj estas la ekveŝoj, grupo de bronzepokaj grekoj el [[Aĥeo]]; la tereŝoj, grupo de la [[Tirena Maro]], antaŭuloj de la [[etruskoj]]; la likoj, anatolia etno de la [[Egea Maro]] kies nomo postvivis en la regnonomo [[Likio]]; etno egipte nomita ''ŝerden'', probable el [[Sardinio]]; etno egipte nomita ''ŝekeleŝ'', [[italikoj]] el [[Sicilio]]; popolo egipte nomita ''peselet'', probable la [[filiŝtoj]] eble venintaj tra la insulo [[Kreto (insulo)|Kreto]] kaj etno egipte nomita ''tekrur'', rilata al la posta loĝantaro de [[Trojo]] - la lastaj du el la Maraj Popoloj kiuj poste firme setlis en [[Levantenio]].
 
== Vidu ankaŭ ==