Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

853 bitokojn aldonis ,  antaŭ 9 monatoj
La '''Konferenco de Kairo''' (nomita ankaŭ "SEXTANT") okazis en la egipta ĉefurbo [[Kairo]] de la 22a al la 26a de novembro [[1943]]. En tiu oni difinis la aliancan sintenon kontraǔ Japanio dum la [[Dua Mondmilito]] kaj oni faris decidojn pri la estonteco de [[Azio]] en la postmilito. Al tiu kunsido alvenis la prezidento [[Franklin Roosevelt]] de la konto de Usono, la ĉefministro [[Winston Churchill]] de la konto de [[Unuiĝinta Reĝlando]], kaj [[Ĉiang Kai-ŝek]] de la konto de la [[Respubliko Ĉinio (1912-1949)|Respubliko Ĉinio]].
 
La [[kapitulaco de Japanio]] okazis post la faligo de la [[atombombo]]j sur [[Hiroŝimo]]n la 6-an de aŭgusto 1945 kaj sur [[Nagasako]]n la [[9-an de aŭgusto]] 1945.
; [[Ŝoŭa-epoko]] 2e (1945–1989): La [[Okupacio de Japanio]] fare de Aliancanoj fine de la Dua Mondmilito estis estrita de la Generalo [[Douglas MacArthur]], nome Supera Komandanto de la Aliancaj Armeoj, kun subteno de la Brita Komunumo. Malkiel ĉe la [[Okupacio de Germanio]], [[Sovetunio]] ne estis rajtigita influi super Japanio. Tiu eksterlanda ĉeesto markis la nuran fojon en la historio de Japanio kiam ĝi estis okupaciita de eksterlanda potenco. La lando iĝis [[parlamenta demokratio]] kiu kongruis kun la prioritatoj de la 1930-aj jaroj en la tiam nova politiko "New Deal" de Roosevelt. Tiu okupacio, kun kodonomo Operaco Nigra Listo, finis per la [[San-Francisko Pactraktato]], subskribita la 8an de septembro, 1951, kaj valida el la 28a de aprilo, 1952, post kio la suvereneco de Japanio – kun la escepto, ĝis 1972, de la Rjukjua Insularo – estis tute restaŭrita. Post la kapitulaciokapitulaco okazis la rekonstruado, unue en la okupita Japanio, kiu definitive liberiĝis en 1952. Usono integris Japanion al barejo kontraŭ [[komunismo]]. Japanio ricevis monan helpon de Usono por rekonstruiĝi denove tra la GARIOA-programo. La japana ekonomio rapidege kreskis kaj la ŝtato iĝis pacema demokratio.
; [[Heisei-epoko]] (de 1989 ĝis nun): Komence de la 1990-aj jaroj krevis la [[vezika ekonomio]], kaj forta [[deflacio]] kaj kresko de la ŝtata ŝuldo haltigis la ekonomian kreskon.
 
158 448

redaktoj