Die Weltbühne: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 15:
|Retejo =
}}
'''Die Weltbühne''' ([[angle]] "La Monda scenejo") estis [[Germanio|germania]] semajna [[gazeto]] centrita en [[politiko]], [[arto]], [[literaturo]] kaj [[komerco]]. La ''Weltbühne'' estis fondita en Berlino la 7-an de septembro 1905 de [[Siegfried Jacobsohn]] kaj estis origine kreita strikte kiel teatra revuo sub la titolo ''Die Schaubühne'' ("la publika scenejo"). Ĝi estis nomata ''Die Weltbühne'' la 4-an de aprilo 1918. <ref> [https://archive.org/stream/emigrelifeoralhi02feuc/emigrelifeoralhi02feuc_djvu.txt Transskribo de intervjuo kun Marta Feuchtwanger], edzino de [[Lion Feuchtwanger]] bendo 10a, ls 15-an de julio 1975 </ref> Ekde 1921 tie ankaŭ inter alie laboris la redaktistoj [[Klabund]], [[[[Emil Julius Gumbel]]]] kaj [[Alfred Polgar]]. Post la morto de Jacobsohn en decembro 1926, [[Kurt Tucholsky]] transprenis la gvidadon de la revuo, kiun li transdonis al [[Carl von Ossietzky]] en majo 1927. La [[nazioj]] malpermesis la publikigadon post la [[Incendio de Reichstag]], kaj ĝia lasta eldono aperis la 7-an de marto 1933. En la ekzilo la revuo estis publikigita sub la titolo ''Die neue Weltbühne'' ("La nova monda scenejo"), en [[Prago]], inter alie kun la redaktoro [[Ernst Bloch]]. Post la fino de la Dua Mondmilito, ĝi denove aperis sub ĝia originala nomo en [[Orienta Berlino]], kie ĝi aperis ĝis 1993. En 1997 la revuoj ''Ossietzky'' 'kaj ''Das Blättchen'' ("la bulteneto") aperis, sekvante la modelon de ''Die Weltbühne''.
 
== Rilatoj el Esperanto ==