BA28: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 39:
* [[Stanislavo Belov]] pri ''Rano'' (de [[Mo Yan]], trad. Wang Shirong). Emerita eks-militisto rememoras sian vivon, ĉefe rilate al sia onklino kiu estis akuŝistino en la etoso de la politiko de ununura filo en [[Ĉinio]]. Tio estas, ŝi ne nur akuŝis sed persekutis kaj perforte abortis. La recenzisto meditas pri kiel ĉefrolulo (aŭ la verkisto) konscias pri tiaj teruraĵoj sed ĉiuokaze oni kredas en la reĝimo kiu iam estis terure komunisma kaj nun kapitalistema.
* Robert Nielsen pri ''Bridge of Words. Esperanto and the Dream of a Universal Language'' (de Esther Schor). Mankoj de la verko: apenaŭ parolas pri la lingvo, pli pri la movado; tro pri [[Zamenhof]] mem kaj pri lia judeco; tro pri la movado en [[Usono]] kaj siaj propraj spertoj en Esperantujo, sed malmulto pri la vera etoso de esperantistoj, pri ilia kulturo, denaskuloj; mankas homogeneco kaj kongruigo, sed resume estas tre interesa kaj rekomendinda libro.
* [[Hanso Becklin|Hanso Becklin]] pri ''Bridge of Words. Esperanto and the Dream of a Universal Language'' (de Esther Schor). Ŝi persone priskribas la esperantistojn kaj rakontas pri Zamenhof kaj [[judismo]]; kiel gravuloj parolas pri [[Lanti]] kaj [[Lidia Zamenhof]], kiel du diferencaj agantaj aktivuloj en diferencaj medioj; kaj pri gravaj movadanoj kiel [[Ivo Lapenna]] kaj [[Humphrey Tonkin]]; ŝi estas observanto pli ol varbanto, kaj skeptikulo kaj samtempe samideano. Mankoj: oni ne traktas la Esperanto literaturon kaj estas kelkaj tajperaroj.
 
{{BA|state=uncollapsed}}