Esperanto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-http://komputeko.net +https://komputeko.net)
La tri celoj de la lingvo
Linio 39:
 
La [[vortprovizo]] de Esperanto devenas plejparte el la [[Okcidenta Eŭropo|okcidenteŭropaj]] lingvoj, dum ĝia [[sintakso]] kaj [[Morfologio (lingvo)|morfologio]] montras ankaŭ [[Slava lingvaro|slavlingvan]] influon. La [[morfemo]]j ne ŝanĝiĝas kaj oni povas ilin preskaŭ senlime kombini, kreante diverssignifajn vortojn, Esperanto do havas multajn kunaĵojn kun la analizaj lingvoj, al kiuj apartenas ekzemple la [[ĉinaj lingvoj|ĉina]]; kontraŭe la interna strukturo de Esperanto certagrade respegulas la aglutinajn lingvojn, kiel la [[japana lingvo|japanan]], [[svahila lingvo|svahilan]] aŭ [[turka lingvo|turkan]].
 
== La tri celoj ==
Zamenhof formulis la celojn de la lingvo tiel:
 
1. Ke la lingvo estu eksterordinare facila, tiel ke oni povu ellerni ĝin ludante.
 
2. Ke ĉiu, kiu ellernis tiun ĉi lingvon, povu tuj ĝin uzi por la kompreniĝado kun homoj de diversaj nacioj, tute egale ĉu tiu ĉi lingvo estos akceptita de la mondo kaj trovos multe da adeptoj aŭ ne, -- t. e. ke la lingvo jam de la komenco mem kaj dank´al sia propra konstruo povu servi kiel efektiva rimedo por internaciaj komunikiĝoj.
 
3. Trovi rimedojn por venki la indiferentecon de la mondo kaj igi ĝin kiel eble plej baldaŭ kaj amase komenci uzadi la proponatan lingvon kiel lingvon vivan, -- ne kun ŝlosilo en la manoj kaj en okazoj de ekstrema bezono.
 
== Historio ==