Belga Antologio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 11:
| bildo = 1928 Belga Antologio.jpg
}}
'''''Belga Antologio''''' <ref>[[Petro Stojan|Stojan, Petro]] 1929 : ''[[Bibliografio de Internacia Lingvo]]'', numero 4061a, paĝo 363 </ref><ref>tiele literumite ĉe [[Geoffrey Sutton|Sutton, Geoffrey]] 2008 : [[Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto 1887-2007|Original Literature of Esperanto]], ''[[Mondial (eldonejo)|Mondial]]'', New York, paĝo 142, ISBN 978 1 59569 090 6 </ref> aperis en [[1928]], okaze de la [[20-a UK 1928|20-a Universala Kongreso]] en [[Antverpeno]]. Ĝi konsistas el du partoj: flandra parto, kun tradukoj el la nederlandlingva flandra literaturo kaj kun literatura resumo de [[Hector Vermuyten]]; kaj franca parto, kun tradukoj el la franclingva valona kaj flandra literaturo, kompilita kaj kun literatura resumo de [[Maurice Jaumotte]]. Tradukoj de valonlingvaj kaj germanlingvaj belgaj aŭtoroj mankas. Ĉiu parto havas 285 paĝojn. La antologio enhavas specimenojn kaj biografiajn notojn de ĉirkaŭ 100 aŭtoroj.
 
La origina plano de la antologio estis festlibro okaze de la 100-jara ekzisto de la belga ŝtato (1930), sed kiam estis decidite kongresi en Antverpeno en 1928, la laboroj estis plirapidigitaj. La antologio estas dediĉita al [[Frans Schoofs]], administranto-prezidanto de [[Belga Esperanto-Instituto]].